Kuraĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kuraĝo estas homa sinteno, nome la kapablo konservi memregadon kaj celkonforman agemon konfronte al danĝero, malhelpomalfacilaĵo. Antonimoj estas timo, poltroneco.

La adjektivo estas kuraĝa, similsencaj estas: brava, maltima, aŭdaca, heroa. Vidu ankaŭ: nobla.[1]

Lingvaj ekzemploj Zamenhofaj pri la vortuzado:

kuraĝa maristo, konduto; kuraĝa mieno antaŭ propra kameno;[2] kuraĝe bataliZ; vi povas kuraĝe skribi al li kun la certeco, ke li vin komprenosZ; kiu kuraĝe aliras, facile akiras;[2] post la fino de la batalo estas multe da kuraĝulojZ.

Kuraĝa ago estas pripensita de la intelekto kaj decidita de la volo; maltima aŭ aŭdaca ago povas esti senpripensa, eventuale malprudenta efiko de memfidemo aŭ de individua temperamento. Kuraĝo estas virto kaj laŭdinda kvalito; maltimo aŭ aŭdaco povas esti troa aŭ mallaŭdinda eco. Ankaŭ kelkaj sportoj postulas kuraĝon (ekz-e grimpado).

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri kuraĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:[3]

  • Citaĵo
    « Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe. »
  • Citaĵo
    « Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila. »
  • Citaĵo
    « Kuraĝa homo en sia domo. »

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ ReVo
  2. 2,0 2,1 L. L. Zamenhof; C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta, Stafeto, La Laguna, 1974. ISBN 9784640076090
  3. Lernu