Kura (rivero en Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kura (ruse Кура́) estas malgranda rivero en Norda Kaŭkazio (suda Rusio). Fluanta en varmega stepo, la rivero en kelkaj lokoj estas transpaŝeble mallarĝa, sed ĝin oni kolektas en akvorezervujo proksime al granda vilaĝo Kurskaja (станица Курская); la nomo de la vilaĝo devenas de la nomo de la rivero.

Longeco de Kura estas ĉ. 150 km. La rivero ne enfluas alian riveron, lagonmaron, sed perdiĝas en dezerteca Nogaja stepo sud-oriente de Stavropola regiono.

Eksteraj ligiloj