Curaçao

El Vikipedio
(Alidirektita el Kuracao)
Saltu al: navigado, serĉo
Curaçao
Flosponto
Flosponto
Situo Kariba Maro
Insularo Malgrandaj Antiloj
Geografia situo 12° 7′ N, 68° 56′ W12.116666666667-68.933333333333Koordinatoj: 12° 7′ N, 68° 56′ W
Curaçao (Malgrandaj Antiloj)
DEC
Curaçao
Areo 444 km²
Plej alta loko 375
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/alteco mankas
Loĝantaro 149 679 (2011)
337 loĝ./km²
Ĉefa loko Vilemstado
v  d  r
Information icon.svg

Curaçao (Kuracao) (en Papiamento: Kòrsou) estas la plej granda insulo de la antaŭaj Nederlandaj Antiloj. La ĉefloko estas Vilemstado (Willenstad), ankaŭ la antaŭa ĉefurbo de la iamaj Nederlandaj Antiloj. Curaçao havas proks. 150 000 loĝantojn.

Geografio [redakti]

Curaçao situas en la suda parto de la Kariba Maro. Kun Bonaire, kaj Aruba kiu en 1986 akiris apartan statuson (Status Aparte) kaj ekde 1996 estas memstara lando en la Reĝlando, ĝi apartenas al la Alventaj Insuloj. La plej alta monto estas la Sint Christoffelberg je la nordokcidenta areo de la insulo (375 m). La insulo konsistas plejparte el koralkalko. Je la sudokcidenta flanko la maro kavigis la koralkalkon, pro kio ekestis natura haveno Schottegat kiu estas ligata kun la maro per la Sint Annabaai. Je ambaŭ flankoj de tiu golfeto situas ambaŭ urbopartoj de Willemstad: Punda kaj Otrabanda.

Ekde la 10-an de oktobro 2010 ankaŭ Curaçao akiris apartan statuson (Status Aparte) kaj do ne plu estas parto de la Nederlandaj Antiloj (kiuj cetere ne plu ekzistas).

Geografia pozicio:(12° 06′ 60″ N; 68° 55′ 48″ U Mapo)

Vidu ankaŭ: Himno di Kòrsou

Mapo
Vilemstado, Brionplaco
Situo
La Komercokajo en Vilemstado
La Penhakonstruaĵo, unu el la konstruaĵoj kiu estas monda heredaĵo