Kurd Laßwitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Kurd Laßwitz
Persona informo
Kurd Laßwitz
Naskonomo Carl Theodor Victor Kurd Laßwitz
Naskiĝo 20-an de aprilo 1848 (1848-04-20)
en Vroclavo
Morto 17-an de oktobro 1910 (1910-10-17) (62-jaraĝa)
en Gotha
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apendicito vd
Tombo Ĉeftombejo de Gotha vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Vroclavo vd
Profesio
Okupo verkistofizikistofilozofo • sciencfikcia verkisto • instruisto vd
Verkado
Verkoj Auf zwei Planeten vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kurd Laßwitz (germane, foje ankaŭ literumata Kurd Lasswitz, ekzemple svisgermane, prononco ˈkʊʁt ˈlasvɪt͡s) naskiĝis la 20-an de aprilo 1848 en Breslau, ekde 1945 nomata Wrocław, mortis la 17-an de oktobro 1910 en Gotha, Turingio) estis germana verkisto, sciencisto, instruisto kaj filozofo.

Laßwitz estas unu el la unuaj aŭtoroj de sciencfikcio. Konstraste al Jules Verne kaj H. G. Wells li verkis pli socikritike kaj priskribis pli forajn estontajn sociojn. Krom beletraĵoj al lia verkaro apartenas ankaŭ natursciencaj/filozofiaj eseoj kaj traktatoj. Plurloke kaj plurlingve li ricevis la kromnomon esti la "patro de germanlingva sciencfikcio" [1] Kelkajn verkaĵojn li publikigis je la pseŭdonimo Velatus.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lasswitz studis matematikon kaj fizikon en la Universitato de Breslau kaj la Universitato de Berlino, kaj doktoriĝis en 1873. Plej grandan parton de sia posta vivo li laboris kiel gimnazia instruisto en la urbo Gotha.

Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

Lia unua publikigita sciencfikcia rakonto estis "Bis zum Nullpunkt des Seins" ("Ĝis la nula punkto de ekzisto", 1871), kiu priskribas la vivon de la jaro 2371, sed sian reputacion de verkisto li gajnis pro la novelo Auf zwei Planeten ("Sur du planedoj", 1897), kiu priskribas renkonton de homoj kaj de marsa civilizo kiu estas pli malnova kaj pli progresinta ol la homa. Laŭ la novelo tiuj marsanoj manĝu sintezigitajn nutraĵojn, veturu per ruliĝantaj vojoj kaj en interplaneda vojaĝado utiligu kosmajn staciojn. La homa stelŝipo priskribata en la novelo uzas kontraŭgravitan teknologion, kaj flugas laŭ fizike realisma vojo inter la orbitoj de la Marso kaj la Tero, teknika procedo kiun multaj aliaj fruaj verkistoj de sciencfikcio malbone komprenis. Rakonto el lia verkaĵo Traumkristalle ("sonĝaj kristaloj") estis la bazo de la pli posta, internacie tre konata novelo Biblioteko de Babelo de Jorge Luis Borges.[2] Lia lasta romana libro estis Sternentau: die Pflanze vom Neptunsmond ("Stela roso. La planto de la neptuna luno", 1909).

Je lia honoro, ricevis lian nomon kratero de la Marso (d) kaj la 46514 Lasswitz. Krome en 1981 en Germanio instaliĝis premio lianoma, kiu honorigas kaj subtenas germanlingvajn verkistojn de sciencfikcio.

Listo de pliaj verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Bilder aus der Zukunft : zwei Erzählungen aus dem 24. und 39. Jahrhundert (1878)
  • Seifenblasen : moderne Märchen (1890)
  • Wirklichkeiten : Beiträge zum Weltverständnis (1900)
  • Nie und immer (1902)
  • Religion und Naturwissenschaft : ein Vortrag (1904)
  • Aspira : der Roman einer Wolke (1905)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ekzempla anglalingva artikolo, kiu nomas lin "patro de germanlingva sciencfikcio", estas "German SF" fare de Franz Rottensteiner, en: Neil Barron (eld.), Anatomy of Wonder ("Anatomio de mirakloj"). Tria eldono. Novjorko, eldonejo Bowker, 1987. paĝoj 379-404.
  2. Jorge Luis Borges kaj Eliot Weinberger. "The Total Library" en Selected Non-Fictions. Eldonejo Penguin, Novjorko, 1999, paĝoj 215-216.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]