Kurda lingvo
Lingvo > Lingvaj familioj > Hindoeŭropa > hindirana > irana
La kurda lingvo estas la lingvo de la kurdoj kiuj loĝas en Kurdio (aŭ Kurdistano). Ĝi apartenas al irana grupo de la hindirana lingvaro, kiu estas unuagrada branĉo de la hindeŭropa lingvaro. La kurda lingvo estas parolata en Turkio, Sirio, Irako (Aŭtonoma Regiono Kurdistano), Irano, Armenio, Turkmenio kaj Azerbajĝano. Depende de la fontoj, ĝi havas inter 35 milionojn kaj 40 milionojn da parolantoj, plejparte dulingvaj.
Enhavo |
Lingvo-kodoj [redakti]
ISO-639/1 : KU ISO-639/2 : KUR DIN 2335 : KU
Skribo [redakti]
Depende de la lando, ĝi uzas diversajn alfabetojn: la latinan, la cirilan, la araban.
La Latina alfabeto de la kurda lingvo, kiu estas ĝia precipa alfabeto, estas jena:
31 literoj:
| a | b | c | ç | d | e | ê | f | g | h | i | î | j | k | l | m | n | o | p | q | r | s | ş | t | u | û | v | w | x | y | z |
8 vokaloj:
| Kurda | a | e | ê | i | î | o | u | û | |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Esperanta | a | _ | e | _ | i | o | _ | u |
kaj 23 konsonantoj:
| Kurda | b | c | ç | d | f | g | h | j | k | l | m | n | p | q | r | s | ş | t | v | w | x | y | z | |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Esperanta | b | ĝ | ĉ | d | f | g | h | ĵ | k | l | m | n | p | _ | r | s | ŝ | t | v | ŭ | ĥ | j | z |
Vortaro [redakti]
Jen kelkaj originaj kurdaj vortoj:
- Du = du
- kvar = çar, (çwar)
- ses = şeş
- naŭ= neh, (no)
- dek = deh, (de)
- cent= sed
- mi = ez, (min)
- ci = tu
- vi = tu
- akva = av
- nun = nuha, (nuke)
- frato = bra
- astero = aster
- stelo = stêrk, (stêr)
- monato = meh, (mang)
- futo = ling, (nig, pê)
- osto = hestî (esk)
Dialektoj [redakti]
La kurda lingvo estas dividata en tri ĉefaj variaĵoj:
- Kurmanji (pr. "kurmanĝi")
- Sudaj Dialektoj
Pli ol 90 % el la kurdoj parolas kurmanji, kiu havas du precipajn dialektojn:
- La norda kurmanji (aŭ Kurmanji)
- La suda kurmanji (aŭ Sorani).
"Ewrami" estas antikva dialekto de la kurda lingvo kaj 30 procentoj el la ĝiaj vortoj similas al la vortaro de la antikva sankta libro Avesto de Zaratuŝtrismo.
"Gorani" estas parolata ĉirkaŭ Kermanshaho kiu estas urbo en Kurdio de Irano.
"Sudaj Dialektoj" (kelhorî aŭ kalhori, lekî aŭ laki, feylî aŭ fejli ktp...) estas parolataj ĉe Kermanŝaho kaj Elamo.
______Kurmanji
|
_Kurmanji___|
| |
| |______Sorani
|
Kurda________|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
| ______Kelhorî
| |
| |
|_Sudaj Dialektoj|______ Feylî
|
|
|_______Lekî
Atentu: Kontraŭe al tiu disdivigo, la vikipedia artikolo pri la Zazaa lingvo tamen asertas, ke tiu lingvo, kvankam lingve simila al la kurda, ne kalkuleblas variaĵo de ĝi.