Kurenjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kurenjo estas tradicia milita unio de kazakoj.

Originale, la vorto signifis parton de tuta kazaka armeo, gvidanta far atamano. En ĉ. jaroj 1514-1534 tuta kazaka armeo dividiĝis organize en 38 kurenjojn, kaj teritorie en kvin kaj poste en ok palankoj. La kurenjo estis fakte granda milita barako ĉirkaŭ kiu estis ĉevalejoj kaj trejnejoj. La barako mem devidiĝis en 'granda parto', kie loĝis la militistoj, kaj 'malgranda parto', kie situis kuirejo kaj bakejo. Entute en kurenjo loĝis ĉ. 600 homoj.

Kurenjoj rolis kiel forstaroj, kiuj povis efike kontraŭi atakon de turkoj aŭ iu ajn malamika armeo. En kurenjoj loĝis nur viraj militistoj, kaj plej ofte ili restis tie nur part-jare. En aliaj tempoj ili loĝis kun siaj edzinoj kaj familioj en vilaĝoj pli profunde en paca teritorio.

Dum tuta historio de kazaka armeo, ekzistis ekzakte 38 kurenjoj. Ili nomiĝis laŭ nomoj de fondintoj, lokoj de iliaj situoj aŭ naskurboj de unuaj membroj. Jen la listo de tiamaj kurenjoj:

  • Paŝkovskij
  • Kusĉevskij
  • Kisljakovskij
  • Ivanovskij
  • Konelovskij
  • Sergievskij
  • Donskoj
  • Krilovskij
  • Kanevskij
  • Baturinskij
  • Popoviĉevskij
  • Vasjurinskij
  • Nezamajkovskij (Ezamŝevskij)
  • Irkleevskij
  • Ŝĉerbinovskij
  • Titarovskij
  • Ŝkurinskij
  • Konerevskij (Kerenevskij)
  • Rogovskij
  • Korsunskij
  • Kalnibolotskij
  • Umanskij (Gumanskij)
  • Derevjankovskij
  • Steblievskij-Nizŝij
  • Steblievskij-Visŝij
  • Ĵerelovskij (Ĝerelovskij)
  • Pereslavskij
  • Poltavskij
  • Miŝastovskij
  • Menskij (Minskij)
  • Timoŝevskij
  • Veliĉkovskij
  • Levuŝkovskij
  • Plastunovskij
  • Djadjkovskij
  • Brjuĥoveckij
  • Vedmedovskij
  • Platnerovskij

Post anekso de kazakaj teritorioj al Rusio, la kazakoj iĝis parto de rusa armeo kaj kurenjoj iĝis oficia milita unio, iom pli malgranda ol regimento. Poste la ukrainaj naciistoj vaste uzis tiun union por substreki sian apartenon al tradicio de kazakoj.


Ligoj[redakti | redakti fonton]

Д.И.Яворницкий "История запорожских козаков"[rompita ligilo]