Kurfürstendamm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurfürstendamm
Kurfürstendamm
stratobulvardo
Lando: Germanio
Geografia situo 52° 30′ 3″ N, 13° 18′ 46″ O (mapo)52.50083333333313.312777777778Koordinatoj: 52° 30′ 3″ N, 13° 18′ 46″ O (mapo)
Kurfürstendamm (Berlino)
Kurfürstendamm (Berlino)
DEC
Kurfürstendamm
Kurfürstendamm
Longeco: 3500 metroj
Commons: Kurfürstendamm
vdr
la bulvardo Kurfürstendamm rigarde al la Imperiestro-Vilhelmo-Memorpreĝejo

La Kurfürstendamm (aŭ neformale pli mallonge Ku’damm, laŭvorte "princo-elektista digo") estas bulvardo kaj ĉefa ŝoseo 3½ kilometrojn longa en la urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf de Berlino. Ĝi kondukiĝas de la placo Breitscheidplatz (kie staras la ruina Imperiestro-Vilhelmo-Memorpreĝejo) oriente ĝis la placo Rathenauplatz en la parka kaj vilaa urboparto Grunewald okcidente. La bulvardo estas turisma promenejo kun multaj vendejoj kaj kafejoj. Dum la "oraj" 1920-aj jaroj de la metropolo Berlino ĝi krom la iom pli orientaj Potsdama kaj Aleksandra Placoj estis la tria centro de la urba mezo, kaj post la Dua Mondmilito estis la sola el tiuj centroj, kiu situis en Okcidenta Berlino, per severe garditaj limoj kaj ekde somero 1961 per ĉirkaŭa muro dividita de la orienta urboduono kaj la brandenburgia ĉirkaŭaĵo. En tiu situacio ĝi iĝis la ekonomia kaj kultura kerno de la okcidenta urbo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

52° 30' 3" norde, 13° 18' 46" oriente Mapo