Kurgano de Mamaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vido de supre de la kurgano de Mamaj al rivero Volgo
Magnify-clip.png
Vido de supre de la kurgano de Mamaj al rivero Volgo

Kurgano de Mamaj (Мамаев курган — Mamajev kurgan) estas domina kurgano okcidente de Volgogrado (ekde 1925 ĝis 1961Stalingrado) en suda Rusio. Ĝia nomo deriviĝas de Mamaj, ĥano de tatara Ora rajdistaro (loko, kie li estas sepultita, ne estas konata). Nuntempe la kurgano de Mamaj estas monumento de batalo ĉe Stalingrado.

Historio[redakti | redakti fonton]

5011-0005-reverse.gif


La kurgano fariĝis signifa dum la dua mondmilito. La kurgano de Mamaj, en topografiaj kaj armeaj mapoj markata ankaŭ kiel altaĵo 102, havis en bataloj je urbo Stalingrado kaj ties senpera ĉirkaŭaĵo grandan armean signifon kiel observejo. La bataloj komenciĝis je ĝi post tio, kiam oni komencis batali je la mezo de la urbo. Ĝi estis por ambaŭ batalantaj flankoj tiom grava, ke provis priregi ties supron ĉiumaniere, kies sekvo estis grandegaj perdoj en la vivoj.

Kiel la bataloj en la urbo en septembro de 1942 gradiĝis, la supro de la kurgano de Mamaj, samkiel ankaŭ la apuda ĉirkaŭaĵo, precipe proksima fervojstacio, ŝanĝis sian mastron dekfoje. Inter la 16-a de septembro kaj la 18-a de septembro sur ties deklivoj kaj la ĉirkaŭaĵo elsangis preskaŭ la tuta 13-a gvardia pafista divizio. Simila sorto renkontis ĉiujn batalformaciojn, kiuj klopodis tiun ĉi nudan, per herbo kreskita, altaĵon konkeri. Ĝis fino de septembro sur ties deklivoj kuŝadis miloj da mortaj korpoj de la soldatoj hakitaj per maŝinpafila aŭ artileria kanonado kaj bombardado. La 27-an de septembro 1942 la supron de altaĵo konkeris germanaj taĉmentoj. Sed la soveta 284-a pafista divizio konserviĝis en tranĉeoj sur la orienta deklivo. Ĝi konservis tiel frunton de la plej granda soveta antaŭpontejo en Stalingrado kaj ĝi jam pli karakterize ne cedis. La germanaj soldataroj tenis la supron kaj la gravajn deklivojn de la kurgano de Mamaj ĝis januaro de 1943.

Post fino de la bataloj la per sango saturita tero estis vera tumulo. La grundo estis plena de ŝrapneloj kaj fragmentoj de bomboj, grenadoj, minoj kaj homaj korpoj. Unu kvadrata metro enhavis 500 ĝis 1250 etaj metalaj eroj. La tero restis nigra, eĉ vintre, se neĝo pro fortaj eksplodoj eltenis nur mallonge. Eĉ hodiaŭ eblas samkiel ankaŭ sur aliaj batalejoj de la milito trovi multe da partoj de municio kaj homostoj.

Monumento[redakti | redakti fonton]

Post la milito oni komencis konstrui sur la kurgano de Mamaj ampleksan areon, kiu fariĝis la plej granda monumento de la batalo je Stalingrado. Aŭtoro de la konstruaĵo, kiu estis finita en la jaro 1967, estas Jevgenij Viktoroviĉ Vuĉetiĉ. La plej gravan lokon en la monumento prenas statuo La patrino Patrujo (ruse Родина-мать), situanta sur la supro de la altaĵo. Tiu ĉi statuo de virino tenanta en la mano glavon staras en pozicio "kvazaŭ ŝi vokus ek al batalo". La alteco de la statuo estas 85 metroj (ĝi estas duoble pli alta ol Statuo de Libereco). Temas pri la plej granda statuo de virino en la mondo kaj arkitekturan brilaĵon, se ĝi libere staras sur nealta soklo estante neniel alligita al ĝi. Parto de la monumento estas ankaŭ amasa tombo de neidentigeblaj sovetaj soldatoj kaj tombejo, en kiu estas sepultita ankaŭ Vasilij Ivanoviĉ Ĉujkov, kiel la unua marŝalo de Sovetunio, kiu ne estis sepultita en Moskvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]