Kurgontepa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kurgontepa (Taĝikio)
DMS
Red pog.svg

Kurgontepa, (taĝike en cirila alfabeto Қурғонтеппа, en iuj lingvoj laŭ angla modelo latinliterigita Qurghonteppa), antaŭe konata sub la nomo Kurgan-Tjube (cirile Курган-Тюбе, de la persa vorto گرگان تپه, kio signifas "montoj de Kurgan"), estas urbo en la sudokcidento de Taĝikio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo estas la administra centro de la taĝikia provinco Ĥatlon kaj situas borde de la rivero Vaĥŝ.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En la urbo laŭ la stato de januaro 2005 vivis proksimume 60 084 loĝantoj. Laŭ tiu stato rilate al la nombro de loĝantoj temas pri la kvara plej granda urbo de Taĝikio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomie signifa por la urbo estas bankoj, telekomunikaj entreprenoj kaj la kultivo de kotono. Multaj loĝantoj ankaŭ havas laborlokon en Rusio kaj nur en ferioj kaj kelkaj semajnfinoj vizitas siajn familiojn en Taĝikio. n pendeln ankaŭ zur Arbeit nach Russland. La urbo disponas pri flughaveno, de kiu ekzistas aviadaj konektoj al Rusio, Kazaĥio kaj al aliaj urboj de Taĝikio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]