Glitŝtonludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kurlingo)
Glitŝtonludo
speco de sporto
vintra sportoteama sporto • ice sport • olimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Glitŝtonludo

Glitŝtonludokurlingo (angle curling) estas fako de vintra sporto simila al globludo (france bouleitale boccia), sed ludata per glitado de pezaj ŝtonoj sur glacio. En la sporto gravas pleja precizeco. La ŝtonoj havas diametron de 28 cm, pezas 19,90-19,96 kg, estas ekipitaj per plasta tenilo kaj estas faritaj el granito (alia nomo de la ŝtono estas nifo). Antaŭe la granito ofte devenis el la minejo de la skotlanda insulo Ailsa Craig. Bonkvalita ŝtono povas kosti ĉirkaŭ 250 eŭrojn.

La ludanto povas kurbigi la iradon de la ŝtonon turnante ĝin je la komenco de la ĵeto, kaj ĝian vojon povas influi la aliaj ludantoj kiuj frotas la glacion per balailoj antaŭ la iranta ŝtono. Necesas teama agado kaj strategio por elekti idealan vojon kaj lokigon, kaj la ludanto lerte provas atingi la celatan rezulton de la ŝtonĵeto. Tial, ŝtonludo kromnomiĝas "ŝako sur glacio" kaj "skota Tetris[1]."

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni ĝenerale opinias, ke la ludo estis inventita en la 16-a jarcento en Skotlando. Tamen, en pentraĵo "Ĉasantoj en la Neĝo" de Pieter Brueghel la pli aĝa de 1565 nederlandaj kamparanoj glitŝtonludas. Sendepende de la origino, eksterdoma glitŝtonludo tre popularis en Skotlando inter la 16-a kaj 19-a jarcentoj. La nuna internacia reguliga instanco de glitŝtonludo, la Monda Glitŝtonluda Federacio, baziĝas en Perth, Skotlando. Glitŝtonludo estas oficiala sporto de la vintraj Olimpiaj ludoj ekde la Vintraj Olimpiaj Ludoj de 1998.

Nuntempe, la plejparto de la glitŝtonludantoj (ĉirkaŭ 1,3 milionoj) loĝas en Kanado, kie multaj opinias ke ĝi estas la nacia sportludo.

Ludo[redakti | redakti fonton]

La ludo okazas sur glacikovrita kampo inter du kvarpersonaj teamoj. Ĉiu ludanto rajtas dufoje ruligi sian glitŝtonon en la domon helpate de du balaantoj.

La celo estas, ke la propraj ŝtonoj estu eble plej proksimaj al la domocentro, fine de la rundo. Okazas 6-10 rundoj.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Piednotoj[redakti | redakti fonton]