Kurona Laguno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mapo de la Kuronaj Duoninsulo kaj Laguno

La Kurona Laguno (kurone Kurse mare, litove Kuršių marios, germane Kurisches Haff, ruse Куршский залив, Kurŝski zaliv) estas parto de la Balta Maro, kiu estas dividata de la plejgranda parto de la maro fare de la Kurona duoninsulo. La sudo de la laguno apartenas al la historia germania regiono Orienta Prusio, kiu post la Dua Mondmilito estis anektita de Sovetunio kaj iĝis la Kaliningrada provinco de Rusio, la nordo de la laguno apartenas al la distrikto Klaipėda de Litovio.

En la lagunon fluas la rivero Nemunas. Ĉe la plej norda punkto de la laguno troviĝas markolo, kiu ligas ĝin kun la plejgranda parto de la Balta Maro. Ĉe tiu punkto situas la litova havena urbo Klaipėda.

La Kurona Laguno en Nida

La suma teritorio de la laguno ampleksas 1584 km², el tio 415 km² (ekde la jaro 1923) apartenas al Litovio kaj la resto (ekde la jaro 1945) al Rusio. La plej granda profundeco de la laguno estas nur 5,8 metroj kaj la averaĝa profunceco 3,8 metroj. La saleco de la akvo nenie superas 0,8 procentojn.

Ekde 2000 la Kurona Duoninsulo kaj do ankaŭ la okcidenta bordo de la Balta Maro kaj la orienta bordo de Kurona Laguno estas monda heredaĵo de UNESKO laŭ la listo pri elstaraj kulturaj pejzaĝoj.


Bildoj de la kurona laguno

Koordinatoj: 55° 7′ 22" norde, 21° 0′ 38" oriente