Kurona duoninsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Kurona duoninsulo
Duoninsulo
satelita foto
satelita foto
satelita foto
Terlango [+]

LandojLitovio, Rusio

- koordinatoj55° 16′ 28″ N, 20° 58′ 15″ O (mapo)55.27444444444420.970833333333Koordinatoj: 55° 16′ 28″ N, 20° 58′ 15″ O (mapo) [+]

Longo98 km (61 mi)
Larĝo3,8 km (2 mi)
Areo330,21 km² (33 021 ha) [+]


Kurona duoninsulo (Litovio)
Kurona duoninsulo (Litovio)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Curonian Spit [+]
vdr
Rusia parto – rigardo al golfeto

La Kurona Duoninsulo"Kurŝa" Terlango[1] (litove Kuršių nerija, germane Kurische Nehrung, ruse Куршская коса) estas mallarĝa teritorio inter Klaipėda (germane ĝis 1923 Memel) en Litovio kaj Lesnoje (germane ĝis 1945 Sarkau, prononco "Zarkaŭ", litove Sarkuva) en eksa Orienta Prusio, la hodiaŭa regiono Kaliningrado apartenanta al Rusio. De nordo al sudo la duoninsulo longas 98 kilometrojn, el kiuj hodiaŭ 52 apartenas al Litovio kaj 46 al Rusio. De okcidento al oriento ĝi ĉie larĝas malpli ol 4 kilometrojn: la plej larĝa loko, 4 kilometrojn norde de Nida, ampleksas 3,8 kilometrojn, la plej mallarĝa, ĉe Lesnoje, 380 metrojn. Nur ĉe la suda pinto la duoninsulo havas konekton al la Eŭropa kontinento: okcidente troviĝas la Balta Maro kun kontinua plaĝo el tre fajna sablo, oriente la Kurona Laguno (litove Kuršių marijos, germane Kurisches Haff), en kiun sudoriente enfluas la rivero Nemunas, kaj norde la kontinento kun la havena urbo Klaipėda proksime videblas. La istmo inter la maro kaj la laguno ĉe Klaipėda larĝas proksimume 300 metrojn, kaj teknike estus simple konstrui ponton, sed por limigi la trafikon al la duoninsulo oni konscie rezignas pri tio, tial ke nur du pramo-linioj, inter ili unu nur por piedirantoj kaj nur la dua ankaŭ por aŭtoj kaj kamionoj, ligas la kontinentan parton de Litovio kaj la duoninsulan.

Etimologio de la nomo[redakti | redakti fonton]

La unua vorto de la nomo aludas al la historia balta regiono Kuronio (germane "Kurland"), ĝis la 13-a jarcento la vivoregiono de la balta popolo kuronoj. La dua vorto de la litova nomo, "nerija", estas litovigo de la germana vorto "Nehrung" (aparte mallarĝa kaj longa duoninsulo). Tamen neoficiale la tuta duoninsulo - kaj oficiale la urba komunumo, kiu unuigas preskaŭ ĉiujn urbetojn de la litova parto - en la litova ofte nomiĝas "Neringa" laŭ bela knabino el la litova mitologio, kiu laŭ la mitoj estis nekredeble forta kaj dum ludado ĉe la maro formis la duoninsulon. La mitologia vorto "Neringa" probable pli aĝas ol la germana geografia esprimo "Nehrung", kvankam la du vortoj eventuale nur hazarde similas.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Pinarbaro apud Nida

La duoninsulo ekzkluzive konsistas el sablo kun gigantaj migrantaj dunoj, kiuj dum la pasintaj jarcentoj dum sia migrado kovris plurajn urbetojn. Nur fine de la 19-a jarcento la germana "duna inĝeniero" Wilhelm Franz Epha sukcesis aranĝi sukcesan plantadon de la dunoj kaj stabiligi ilin. La "Granda Duno" ĉe la urbeto Nida 4 kilometrojn norde de la duoninsula rusa-litova limo, germanlingve ankaŭ nomiĝas la "Saharo de Orienta Prusio", kaj la dunoj tie tiom grandas (averaĝe 35 metrojn, sed pluraj pli ol 60 metrojn), ke - vidante nur sablon kaj ĉielon - oni facile vere sentas sin en dezerto. Tamen sufiĉas grimpi unu aŭ du dunegojn, kaj videblas aŭ la maro, la laguno, peco de la tipe nordeŭropa pinarbaro, kiu intertempe kovras grandan parton de la duoninsulo, aŭ herbaron plantitan je la dunorandoj, eble la okuloj ankaŭ kaptas lignan padon inter la dunoj... kaj denove klaras, ke temas pri nordorienta Eŭropo, tute ne dezerta.

Trafiko sur la duoninsulo[redakti | redakti fonton]

La Kurona Laguno en Nida
Memorejo pri la aligo de la duoninsulo al la UNESKO-listo pri mondaj heredaĵoj

Ekzistas asfaltita strato (R 515), kiu de nordo al sudo preskaŭ komplete pasas la tutan duoninsulon. En multaj lokoj ĝi pasas rekte ĉe la bordo de la laguno, en aliaj partoj trapasas la pinarbaron en la mezo inter la du mara kaj la laguna bordoj. Stratoj al la urbetoj deflankiĝas de tiu "spina" strato. La kilometroŝtonoj de la strato helpas orientiĝi, kie ekzakte sur la longa terpeco oni troviĝas. En la rusia parto la numerigo komenciĝas ĉe la ŝildo "Kurona Duoninsulo" ĉe la vilaĝo Zelenogradsk (germane Cranz) kaj finiĝas (kilometro 46) ĉe la rusia-litovia limo. En la litova parto maldekstraflanke skribiĝas la distanco al la rusia-litova limo, dekstre la distanco ĝis la kajo de la pramo al Klaipėda.

Krom la piediranta kaj la aŭta pramo inter Smiltynė kaj Klaipėda ekzistas eta ŝipo, pendolanta inter Nida kaj Šilutė (germane: Heydekrug). Krome ekzistas rusa busa linio, kiu ligas la rusan parton de la duoninsulo kun la litova, kun Klaipėda kaj Liepaja en Latvio, kaj litova busa linio, kiu ligas Nida kun Klaipėda, Kaŭno kaj Vilno.

En Palanga ekzistas eta internacia flughaveno kun konektoj interalie al Frankfurto ĉe Majno, Berlino, Kopenhago, Stokholmo, Oslo kaj Malmö. De la flughavenoj Kaŭnaso kaj Vilnius eblas per buso same atingi la regionon. Al Kaŭnaso el diversaj eŭropaj urboj ankaŭ flugas la kompanio Ryanair, kiu foje ofertas aparte malmultekostajn flugojn. Ekzistas internaciaj pramkonektoj de Klaipėda trans la Balta Maro al pluraj havenoj de Germanio kaj Skandinavio.

Kaj la litova kaj la rusa parto de la duoninsulo estas Naciaj Parkoj. Envojaĝante la urban komunumon Neringa per aŭto, necesas pagi ekologian enirpagon (dum 2008 ĉirkaŭ 20 Lidoj, pli-malpli 6 Eŭroj), kiu por peraŭtaj vojaĝantoj el "kontinenta Litovio" aldoniĝas al la kostoj de la pramŝipo (po aŭto ĉirkaŭ 30 Lidoj, pli-malpli 9 Eŭroj). Ekde 2000 la Kurona Duoninsulo estas monda heredaĵo de UNESKO laŭ la listo pri elstaraj kulturaj pejzaĝoj.


Urbetoj kaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

mapo de la Kurona Duoninsulo

en la litova parto[redakti | redakti fonton]

La urbetoj/vilaĝoj krom Kopgaila kaj Smiltinė estas unuigitaj en la urba komunumo Neringa.

  1. Kopgalis: urboparto de Klaipėda, tie ne troviĝas multe pli ol la Nacia Mara Muzeo de Litovio kun Delfinejo kaj eksteraj eksponaĵoj (ŝipoj kaj malnovaj fiŝistaj domoj)
  2. Smiltynė (germane: Sandkrug) - km 51/0: urboparto de Klaipėda
  3. Alksnynė (germane: Erlenhain) - km 43.0/8.0
  4. Juodkrantė (germane: Schwarzort) - km 31.3/19.7
  5. Pervalka (germane: Perwelk) - km 18.0/33.0
  6. Preila (germane: Preil) - 12.7/38.3
  7. Nida (germane: Nidden) - km 3.7/47.3: ĉefa urbeto de la litova parto

kaj en la rusa parto[redakti | redakti fonton]

  1. Morskoje (germane: Pillkoppen) - km 44.3
  2. Ribaĉi (germane: Rossitten) - km 34
  3. Lesnoje (germane: Sarkau) - km 10.8

Turismo[redakti | redakti fonton]

dunoj alproskimiĝas al Pervalka.

La litova parto de la duoninsulo estas ŝatata vojaĝocelo ne nur por litovoj, sed ankaŭ por germanoj kaj pli kaj pli ankaŭ por prosperaj poloj, rusoj kaj belorusoj. La plej multaj hoteloj, ferioloĝejoj, kampadejoj kaj restoracioj troviĝas en Nida, dua plej grava turisma centro estas Juodkrantė, sed ankaŭ en la pli etaj vilaĝoj eblas ferii. Kompare al la tre viva kaj relative brua feriocentro Palanga 25 kilometrojn norde de Klaipėda, kie familioj ankoraŭ noktomeze promenas tra la stratoj plenaj ke subĉielaj restoracioj kaj ĉiuvespere okazas plurloke koncertoj de iuj konataj litvoaj popmuzikaj grupoj, feriado sur la Kurona Duoninsulo estas multe pli trankvila - taŭga por feriemaj urbanoj, kiuj volas malbruon kaj dum la ferio ne nepre bezonas diskotekojn.

La rusa parto de la duoninsulo kontraste havas malmultan turisman infrastrukturon. La malmultaj feriantoj sur tiu ĉi flanko plejgrandparte venas el la kaliningrada regiono, iuj el Belorusio. Multaj Kaliningradanoj havas semajnfinajn dometojn, kiujn ili ludonas favorpreze. Ekzistas du ruslingvaj feriokampadejoj por infanoj.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Kurŝa Terlango" estas alternativa termino uzita en [https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-312demo.pdf teksto de la magazino La Ondo de Esperanto, 2022. №2, paĝoj 35 ĝis 37. Tamen la sono "ŝ" en la originaj nomoj litove Kuršių nerija kaj germane Kurische Nehrung indikas nur adjektivan formon de la praa balta gento Esperante nomata kuronoj, kaj nomi la kuronojn aldone "kurŝa gento" kaj la antikvan kuronan lingvon ankaŭ "kurŝa lingvo", koresponde ankaŭ la lagunon kaj duoninsulon resp. terlangon, estus kontraŭ la ĝenerala ideo de Esperanto ke substantivoj kaj adjektivoj havas saman vortradikon kaj diferencas nur per aldono de finaĵo -o respektive -a.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.