Kurosawa Akira
Kurosawa Akira | |
---|---|
japana reĝisoro | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | AK |
Naskiĝo | 23-a de marto 1910 en Omori, Tokio, Japanio |
Morto | 6-a de septembro 1998 en Setagaya, Tokio, Japanio |
Mortokialo | watershed stroke |
Tombo | An'yō-in |
Lingvoj | japana |
Loĝloko | Japanio |
Ŝtataneco | Japanio |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Joko Jaguĉi |
Infanoj | Kazuko Kurosawa • Hisao Kurosawa |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • filmproduktoro • scenaristo • filmmuntisto • verkisto • reĝisoro • produktoro |
Verkoj | Tri Malbonuloj en la Kaŝita Fortikaĵo Raŝomon Sep Samurajoj Sonĝoj Joĝimbo Ran Ikiru La aranereta kastelo |
KUROSAWA Akira (Hepburn/Kunrei) ,黑澤 明 [kuro-saŭa akira] (23-a de marto 1910 - 6-a de septembro 1998) estis japana reĝisoro, produktisto, kaj verkisto de filmoj. Li estas la plej konata el la filmistoj de Japanio, kaj liaj filmoj influis multe da postaj filmistoj tra la mondo. Lia unua filmo eldoniĝis en 1943, lia lasta en 1999 (postmorte). Malmulte da filmistoj ĝuas karieron tiel longan kaj laŭditan.
Vivo
Kurosawa naskiĝis la 23-an de marto, 1910 en Omori, Tokio. Dum sia vivo, li spertis la ŝanĝon de Japanio de neindustriigita lando kun ambicioj militcelaj al pacema potenco ekonomia. Kvankam oni memoras lin pleje pro liaj filmoj de la jaroj 1950aj kaj 1960aj, li daŭre direktis kaj verkis filmojn ĝis sia morto. Li mortis la 6-a de septembro, 1998 en Setagaya, Tokio. Mifune Toshiro
Verkado
Multaj el la plej konataj filmoj de Kurosawa sceniĝas je la feŭdisma epoko de Japanio, proksimume inter la 13-a kaj 17-a jarcentoj. Multe el la plotoj estas adaptaĵoj de la verkaro de Ŝekspiro, ekzemple "Ribelo" (Ran) (bazita je King Lear) kaj "La Aranenesta kastelo" (Kumonosu jo) (bazita je Macbeth). Je Kakushi toride no san akunin ("La tri aĉuloj el la kaŝata fortreso"; 1957), rakonto pri princino, ŝia generalo, kaj du malspritaj bienistoj, George Lucas taksas kiel influo de sia filmaro Star Wars. Inter aliaj filmoj troviĝas Rashomon, Shichinin no samurai ("La sep samurajoj"; poste adaptita kiel kaŭboj-filmo The Magnificent Seven "La sep mirinduloj") kaj Yojimbo (la bazaĵo de la filmo de Sergio Leone, Per un pugno di dollari("Por Pugnopleno de dolaroj"). Kurosawa direktis ankaŭ filmigojn de romanoj rusaj: Dersu Uzala k.a.; kaj krimfikciaĵo Tengoku kaj jidoku ("Paradizo kaj Infero", bazita sur novelo de Ed McBAIN).
Kompleta filmlisto de Kurosawa
- Sugata Sanshiro (姿三四郎)1943
- La plej bela 1944
- Sugata Sanshiro sekva 1945
- La viroj kiuj marŝis sur tigra vosto 1945
- La homoj kiuj faras morgaŭon 1946
- Ne bedaŭre nian junecon 1946
- Belega dimanĉo 1947
- Ebria anĝelo 1948
- Kvieta duelo 1949
- Vaganta hundo 1949
- Skandalo 1950
- Raŝomon 1950
- La Idioto 1951
- Vivi 1952
- La sep samurajoj 1954
- Vivula kroniko 1955
- La Aranenesta kastelo 1957
- La Basaj fundoj 1957
- La tri aĉuloj el la kaŝata fortreso 1958
- La aĉuloj bone dormas 1960
- Joĝimbo 1961
- Sanĵuro 1962
- Paradizo kaj Infero 1963
- Ruĝbarbo 1965
- Dodesukaden 1970
- Dersu Uzala1975
- La Ombromilitisto 1980
- Ribelo 1985
- Sonĝoj 1990
- Aŭgusta rapsodio 1991
- Madadajo 1993