Manskribaj literoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kursiva)
La manskriba alfabeto de Esperanto laŭ la fundamenta Ekzercaro

Manskribaj literoj, kontraste al presliteroj, estas speco de signobildoj de literoj, uzataj precipe en kontinua mana skribado ĝenerale sur papero, uzante skribilojn kiaj plumoglobkrajono. Kutime la manskribajn literojn oni oblikvigas, kaj la literojn de unu sama vorto interligas per pli aŭ malpli seninterrompa skribado.

La signobildoj de la manskribaj literoj povas havi tute alian formon, ol la signobildoj presliteraj. Logike oni parolas pri manskribaj literoj kaj respektive pri presliteroj nur ekde la invento kaj popularigo de la presilo.

Ĉiuĉapelaĵo en la skribeska Guglo-tiparo «Parisienne»

La karakterizoj manskriba kaj presa ne estas absolutaj, ili indikas la devenon kaj la ĉefan funkcion de la koncernaj specoj de signobildoj. Por pli klara legeblo oni povas manskribi presliterojn; kaj inverse, por celoj ornamaj oni povas uzi prestipojn imitantajn manskribon (skribeskajn tiparojn).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]