Kurso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kurso (el la latina cursum, t.e., "kurado"), en pedagogio, estas eduka travivaĵo, kiun oni rigardas kiel bazan unuon de plano, strukturigo kaj realizado de l' eduka laboro. Lerneje, ĝi estas la docenta laboro dum la lerneja periodo, se tiu laboro estas instrua unuo. Kurso, ĉefe en altlernejoj, estas aro da lernobjektoj, kiun studento devas plenumi por akiri diplomon.

Kurso, ekster kiel pedagogia termino (ekzemple en matematiko, fiziko, geografio, ktp), signifas vojlinio laŭ kiu io moviĝas aŭ vojaĝas.

Tipoj de pedagogiaj kursoj[redakti | redakti fonton]

  • Klas-kurso: en kio la instruisto estas la ĉefa aganto de kurso kaj ĉeestado de lernantoj estas deviga, la interkontakto estas ofta kaj pli malpli formala;
  • Lego-kurso: en kio la instruisto elektas devigajn legaĵojn kaj la lernanto plenumas ĝin sen interkontakto, aŭ kun minimuma interkontakto;
  • Seminario: en kio la studentoj preparas kaj prezentas tekstojn por komuna diskuto kaj kritikado, foje sen ĉeestado de instruisto;
  • Kolokvo: en kio instruisto elektas legaĵojn, kiujn oni diskutas en ĉiu klaso;
  • Guverna kurso: en kio malgranda nombro da lernantoj kunigas al instruisto por diskuto kaj gvidado;
  • Laboratoria kurso: kurso kiu okazas ĉefe en laboratorio;

Longaj kursoj ofte miksas diverse tiujn tipojn.