Kurt Cobain

El Vikipedio
(Alidirektita el Kurt COBAIN)
Saltu al: navigado, serĉo
Kurt Cobain dum koncerto en 1992

Kurt COBAIN (naskiĝis la 20-an de februaro 1967, mortis la 5-an de aprilo, 1994) estis kantisto, gitar-ludisto kaj komponisto de la fama rokgrupo Nirvana. Li naskiĝis en Aberdeen, en la ŝtato de Washington, en Usono. Li kries Nirvana en 1987, kune kun Krist Novoselic.

La grupo fariĝis famega en la 1990-aj jaroj, ĉar ili popularigis novan musikan stilon, nomata "grunge".

Post lia famiĝo, Cobain devis lukti kontraŭ deprimo, dependo da drogoj kaj la konstanto premo de la amaskomunikiloj sur lia familio.

En 1994 Kurt Cobain memortigis sin, pafante al si mem en la kapo. Lia sinmortigo verŝajne igis lin ankoraŭ pli fama, kaj nuntempe li restas mond-konata.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj