Kurt Held

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kurt HELD (n. la 4-an de novembro 1897 en Jena, Germanio; m. la 9-an de decembro 1959 en Sorengo, Svislando) estas la pseŭdonimo de la origine germania, poste svislanda ŝtatano Kurt KLÄBER, sub kiu li verkis plurajn literaturajn verkojn, el kiuj la plej konata estas la porjunula romano La ruĝa Zora kaj ŝia bando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kurt Kläber naskiĝis en familio de industriaj laboristoj. Li lernis la profesion de seruristo, kiel juna viro en la engaĝiĝis romantikisma, naturisma kaj pacisma junulara movado Wandervogel, vole-nevole devis soldatservi en la Unua Mondmilito, kaj post la milito iĝis membro de la Komunisma Partio de Germanio. Dum 1924 li geedziĝis kun la verkistino kaj fabelo-rakontistino Lisa Tetzner. Kun ŝi li multe vojaĝis tra Germanio. Li laboris en plej diversaj profesioj: inter alie kiel industria laboristo, aŭtoro, provlegisto kaj redaktisto ĉe pluraj magazinoj kaj eldonejoj. Kiel membro de la "ligo de prolete revoluciaj verkistoj" li mem publikigis poemojn kaj romanojn.

Dum la jaro 1933 la aŭtoritatoj de la freŝe instalita Nazia Germanio enkarcerigis lin, kiel multajn aliajn germaniajn komunistojn, sed pro la penoj de sia edzino baldaŭ reliberiĝis. Tuj post tio la geedza paro fuĝis al Svislando, kie li rajtis resti sub la kondiĉo ne publikigi iajn verkojn. Pro tiu malpermeso de verkado li ekuzis al pseŭdonimon Kurt Held, sub kiu li nuntempe estas multe pli konata ol sub sia vera nomo. Pro la malpermeso de publikado kadre de la statuso de politika fuĝinto iujn librojn li ankaŭ devis eldoni sub la nomo de sia edzino, Lisa Tetzner. Pro la aŭtoraj sukcesoj la paro atingis modestan prosperon, post lamondmilito ricevis la svisan ŝtatanecon kaj plu vivis en Svislando.

Honore al li, elementa lernejo en Berlino ricevis lian nomon.

Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj poemoj de la verkisto konsideriĝis ekspresionismaj kaj pacifismaj. Poste liaj aŭtoraj verkoj estis tute influitaj de la komunismaj konvinkoj. La porjunulaj romanoj, kiuj sekve ekestis en la svislanda ekzilo, estis karakterizitaj per socie kritikisma sinteno, en junuleca lingvo. Gravaj temoj estis la peno pri solidara kunvivado de infanoj inter si kaj de junuloj kun plenkreskuloj, kaj la sorto de homoj marĝene de la socio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]