Kurt Koch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurt Koch

Kurt KOCH (fonetike Kurt Koĥ), n. 15an de marto 1950 en Emmenbrücke, kantono Lucerno, estis ekde 1996 episkopo de Bazelo en Svisujo. Ekde 30a de junio 2010 li estas ankaŭ apostola administristo de episkopujo de Bazelo ĝis la nova episkopo sidos. La papo nomumis Kurt Koĥ-n ekde la 1a de julio 2010 prezidanto de papa konsilantaro pri la progresigo de unueco de kristanoj en Romo, Italujo.

Biografio

Kurt Koĥ estis frue priteologia profesoro de la universitato Lucerno (Luzern) en Svisujo, ekde 1996 episkopo de Bazelo.

En junio 2010 li estis nomunita prezidanto de papa konsilantaro pri la progresigo de unueco de kristanoj en Romo, Italujo. Li estos ankaŭ sekvanto de germana kardinalo Walter Kaspar pri rilatoj kun judaro (judoj). La episkopa sidejo de Bazelo estas vakanta ekde 30a de junio 2010 kaj episkopo Kurt Koĥ estas apostola administristo. Kardinalo Koĥ estas grava kunlaboranto de papo Benedikto la 16-a ekde 1a de julio 2010.

Episkopo en episkopujo de Bazelo

La diocezo Bazelo estas tre granda. La sidejo de episkopo estas en Soloturno (Svisujo). Frue la urbo de Soloturno estis ankaŭ la sidejo de franca ambasadoro. La administrado de la diocezo de Bazelo ne estis kaj ne estas facila kaŭze de la grandeco de diocezo kaj de la diversaj interesoj de svisaj kantonoj.

En Universitato de Lucerno la teologa profesoro Kurt Koch estis ankoraŭ pro la modernaj ideoj de svisa teologa profesoro Kueng (fonetike Kueng, germane Hans Küng), por la kunlaborado de virinoj en meso kaj por la ekumena kunlaborado de kristanaj eklezioj (vidu ankaŭ vortojn: Ekumenismo, Unitatis Redintegratio).

La episkopo de Bazelo Kurt Koĥ ne havas plu modernajn ideojn, ĉar la nombro da homoj de la diocezo estas tre granda kun diversaj opinioj.

La papa konsilantaro pri la progresigo de unueco de kristanoj

En la papa konsilantaro pri la progresigo de unueco de kristanoj oni havas problemojn pri la gvidado de ne katolikaj eklezioj, pro la katolika eklezio (romkatolika eklezio), la posteno de episkopo, la episkopeco, estas dia juro (vidu kanonojn 129, 375, 331). La kristane dia juro estas absoluta por kristanoj, sed nur malmultaj frazoj de Jesuo estas dia juro, la dia juro estas skribita juro en Biblio, la dia juro estis vortoj de Jesuo. La eklezio sen episkopeco ne estas "eklezio" por la roma eklezio, ofte la reformitaj eklezioj, la reformitoj ne havas episkopecon.

La plej multaj kanonoj - de eklezia - de kanona juro estas nur eklezia juro, ne dia juro. La roma eklezio povas modifi la eklezian juron, sed oni ne povas modifi la dian juron. (La nomo de la "libro" de eklezia juro estas en latina lingvo: Codex Iuris Canonici (CIC; en internacia lingvo: Kodekso de la Kanona Juro - KKJ).

La roma eklezio postulas la episkopecon por ĉiuj kristanaj eklezioj. La roma eklezio ne volas akcepti "prezidantojn" kaj gvidantojn de eklezioj.

La komuna manĝo, la Sankta Manĝo, estas akceptata nur de eklezioj kun episkopeco. Oni devas havi la saman komprenon pri "eklezio": Eklezio sen episkopeco, sen episkopoj, ne estas vera kristana kirko.

En orienteŭropaj landoj oni havas samajn opiniojn, sed ofte oni faras disputojn pri la roma kaj ortodoksaj diocezoj (Ortodoksismo).

Eksteraj ligiloj