Kurt Thomas (komponisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kurt THOMAS (* 25-an de majo 1904 en Tönning; † 31-an de marto 1973 en Bad Oeynhausen; kompleta nomo Georg Hugo Kurt Thomas) estis germana komponisto, muzikpedagogo kaj ĥordirektisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1910 la familio loĝis en Lennep en Bergisches Land. Tie Kurt Thomas vizitis ekde 1913 ĝis 1922 la Röntgen-gimnazion. Poste, la 21-an de aprilo 1922, li enlistiĝis por la fakoj jursciencoj kaj muziko ĉe la Universitato je Lepsiko. Li finis sian studon en 1925 kaj laboris kiel instruisto por muzikteorio ĉe la Landa Konservatorio je Lepsiko. En 1927 li ricevis por sia verko n-ro 1 „Messe in a-Moll“ la Beethoven-premion de la prusa Akademio de Artoj. En 1928 li fariĝis kompozicio-instruisto kaj direktisto de la ĥoro de la Eklezimuzika Instituto je Lepsiko pere de Karl Straube. Poste li vojaĝis kun la madrigalĥoro, alinomata nun "Kurt-Thomas-Kantorei", tra Germanio.[1] Ekde 1934 ĝis 1939 Thomas laboris kiel profesoro por ĥordirektado ĉe la Akademia Altlernejo por Muziko en Berlino.

Lia jesado de la nazia sistemo evidentiĝas el plendo de la 6-a de novembro 1935 ĉe la Reichsmusikkammer, en kiu li akcentis, ke li, kvankam laŭsence de la Nurenbergaj rasleĝoj „plenarjo“, estas registrita en Musikalisches Juden ABC (muzika judo-aboco) de Brückner, dum kiam mankas „100-elcentaj reprezentantoj de juda malkulturo, ekz. Kurt Weill.[2] En 1936 li komponis kadre de muzikonkurso de Reichsmusikkammer okaze de la olimpiaj ludoj Olympische Kantate, kiun premiis Goebbels per arĝentmedalo.[2] En 1940 Kurt Thomas aniĝis je NSDAP kaj ricevis la membronumeron 7.463.935.[2]

Ekde 1939 ĝis 1945 Kurt Thomas estis direktoro de la Muza Gimnazio en Frankfurto ĉe Majno. Al liaj lernantoj apartenis la ĥordirektistoj Heinz Hennig kaj Hans-Joachim Rotzsch, dirigento Wolfgang Trommer, la komponistoj Alfred Koerppen, Wolfgang Pasquay, Wolfgang Schoor, Siegfried Strohbach, pianisto Günter Ludwig, ĵazmuzikisto Paul Kuhn, orgenisto Michael Schneider, la violonĉelistoj Klaus Storck kaj Hans Erik Deckert same kiel aktoro Hans Clarin.

Ekde 1947 ĝis 1955 Thomas estis profesoro ĉe la tiama Nordokcidenta Muzikakademio, la nuna Altlernejo por Muziko je Detmold. Tie ĉe li studis dirigentadon kaj ĥordirektadon inter alie la komponistoj Manfred Kluge, Diether de la Motte kaj Gerd Zacher same kiel la eklezimuzikistoj Alexander Wagner kaj Hermann Kreutz. Krome Kurt Thomas restis tamen ekde 1945 ĝis 1957 plue kantoro ĉe la preĝejo Dreikönigskirche en Frankfurto ĉe Majno.

En la jaro 1956 Kurt Thomas estis vokita kiel sukcedanto de Günther Ramin kiel Thomas-kantoro al la Thomas-preĝejo en Lepsiko, en la GDR. Li ektenis la postenon la 1-an de aprilo 1957. Post kvar jaroj li finis ĉi tiun laboron, kiam oni malpermesis pro netravideblaj, sed politike motivita kaŭzoj koncertvojaĝon al okcidenta Germanio, planita por decembro 1960. Thomas revenis novembron samjare al okcidenta Germanio kaj direktis en Kolonjo ekde 1961 ĝis 1968 la ĥorkoncertojn de la Bach-Asocio Kolonjo. Krome li transprenis en 1961 la direktadon de la novfondita ĥoro Frankfurter Kantorei. En 1969 li eksiĝis kiel direktisto de ĉi tiu ĥoro.

Ekde 1965 li laboris ankaŭ kiel profesoro ĉe la Muzikaltlernejo je Lübeck.

Kiel komponisto Kurt Thomas famiĝis ĉefe per ĥoraĵoj (Messe in a-Moll, 1924; Markuspassion, 1927). Lia komponado validas pro sia reorientiĝo al la heredaĵo de okcidentuma historio lige kun tonlingvaĵo de malfruromantismo kiel pionira por la evangela eklezimuziko de la 20-a jarcento. Li partoprenis la kompozici-konkurson por la olimpiaj ludoj 1936 en Berlino. En la grupo „Komponaĵoj por solo- aŭ ĥorkantado kun aŭ sen piana aŭ instrumenta akompano“ Thomas gajnis per „Kantate zur Olympiade 1936“ op. 28 la arĝentan medalon. La kantatoteksto devenas de la nurenberga Karl Bröger.

Kurt Thomas verkis trivoluman Lehrbuch der Chorleitung (instrulibro pri ĥordirektado), kiu estis denove eldonita, ekde 1991 tamen en kompletigita kaj reviziita formo.

Pridisputata estas la rolo de Thomas dum la naziisma epoko pro sia posteno kiel direktoro de la Muza Gimnazio en Frankfurto ĉe Majno (1939–1945), kiu validis kiel elita lernejo kaj modelprojekto de la nazioj. Pro tiu kaŭzo oni komence malhelpis en 2004 la nomadon de probsalono en la nova Haus der Chöre (domo de la ĥoroj) en Frankfurto samkiel la muntadon de memorplakedo ĉe la preĝejo Dreikönigskirche je Frankfurto. La rolo de Kurt Thomas dum la nazia epoko nun ne estas definitive klarigita. La 8-an de majo 2006 oni tamen muntis laŭ decido de la estraro de la paroko de Dreikönigskirche informtabulon (lila) ĉe Dreikönigskirche, kiu ankaŭ indikas la agadon de Kurt Thomas ĉe la preĝejo.

Thomas estis entombigita sur la tombejo de Berlebeck ĉe Detmold.

Lia filo estas violonĉelisto kaj komponisto Werner Thomas-Mifune (*1941).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Meso en a-minoro, op. 1 (1924)
  • Markuspassion (1927)
  • Psalmo 137 (An den Wassern zu Babel saßen wir) por 2 kvarvoĉaj ĥoroj akapelaj (1928)
  • Weihnachtsoratorium op. 17 (1930/31)
  • Orgenvariacioj op. 19 pri la popolkanto "Es ist ein Schnitter, heißt der Tod" (1932)
  • Kantate zur Olympiade op. 28 (1936)
  • Solena muziko por orgeno, op. 35
  • Saat und Ernte, op. 36 (oratorio)
  • Eichendorff-Kantato, op. 37 (1938)
  • Pluraj motetoj, inter ili:
    • Fürwahr, er trug unsre Krankheit
    • Gott wird abwischen alle Tränen
    • Jauchzet Gott alle Lande
    • Herr, sei mir gnädig
    • Herr, ich habe lieb die Stätte deines Hauses
    • Von der ewigen Liebe op. 21
  • Tri verperkantoj por mezosoprano kaj piano laŭ vortoj Wolfram Brockmeier (1943)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Neithard Bethke: Kurt Thomas. Studien zu Leben und Werk. Merseburger, Kassel 1989, ISBN 3-87537-232-8.
  • Werner Heldmann: Musisches Gymnasium Frankfurt am Main 1939-1945. Eine Schule im Spannungsfeld von pädagogischer Verantwortung, künstlerischer Freiheit und politischer Doktrin. Peter Lang, Frankfurt 2004, ISBN 3-631-51987-7.
  • Manfred Kluge (Hg.): Chorerziehung und neue Musik. Für Kurt Thomas zum 65. Geburtstag. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1969.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Neithard Bethke: Kurt Thomas. Studien zum Leben und Werk. Merseburger, Kassel 1989, S. 41ff.
  2. 2,0 2,1 2,2 Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. S. Fischer, Frankfurt am Main 2007, S. 611–612.
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Kurt Thomas (komponisto) » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3213664 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)