Kurt Weill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurt Weill
Persona informo
Naskonomo Kurt Julian Weill
Naskiĝo 2-an de marto 1900 (1900-03-02)
en Dessau
Morto 3-an de aprilo 1950 (1950-04-03) (50-jaraĝa)
en Novjorko
Mortokialo korinfarkto
Tombo Mount Repose Cemetery
Lingvoj germanaangla
Loĝloko KleinmachnowDessau
Ŝtataneco GermanioUsono
Alma mater Universitato de Artoj Berlino
Familio
Edz(in)o Lotte LenyaLotte Lenya
Okupo
Okupo komponistopedagogodirigento • filmkomponisto
Verkoj La Trigroŝa Opero
Prosperiĝo kaj Dekadenco de la Urbo Mahagono
La Sep Gravegaj Pekoj
Street Scene
Der Silbersee
TTT
Retejo http://www.kwf.org/
vdr

Kurt Julian WEILL, kiu naskiĝis je la 2-a de marto, 1900 en Dessau, Germanio, kaj mortis en Novjorko, Usono je la 3-a de aprilo, 1950, komponis muzikon por muzikaloj kaj aliaj teatraj verkoj, kaj ankaŭ neteatrajn koncertajn verkojn.

Lia plej konata verko estas la Trigroŝa Opero (originale, Die Dreigroschenoper) de 1928 verkita kunlabore kun Bertolt Brecht, reprezento de la Almozula Opero (originale, The Beggar's Opera) de John GAY. Ĝi enhavas la plej faman kanton de Weill, Die Moritat von Mackie Messer. La kunlaborado inter Weill kaj Brecht estis sukcesa, sed finiĝis en 1930 pro politikaj diferencoj. Laŭ Lotte Lenya (lia edzino), Weill komentis, ke li ne povas muzikigi la manifeston de la komunista partio.