Kurtino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurtino inter du bastonoj de la fortikaĵo Hulst (Nederlando), komence de la 17-a jarcento
kurtino inter du bastionoj de la citadelo Jülich, Germanujo

Kurtino, en mezepoka arkitekturo, estas nomita murego kuniganta du turojn de kastelo. En bastiona arkitekturo, kurtino estas rekta remparo kuniganta du flankojn de bastiono, kutime starigita el brikoj, sed foje (precipe ĉe fortikaĵoj de nederlanda tipo) farita kiel remparo el tero.

Laŭ Francisko Azorín Kurtino estas Ebena rempara muro inter du bastionoj, du turoj.[1] Li indikas etimologion el la latina cortina (kurteno).[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 123.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]