Kurtunga lutro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kurtunga lutro
Otter - melbourne zoo.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Musteledoj Mustelidae
Subfamilio: Lutrenoj Lutrinae
Genro: Aonyx
Specio: A. cinereus
Aonyx cinereus
Illiger, 1815
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
v  d  r
Information icon.svg

La kurtunga lutro (Amblonyx cinereus) estas hindomalaja specio el la ordo de karnovoroj kaj familio de musteledoj kiu vivas en la suda parto de Ĉinio, Hindio kaj Sudorienta Azio. Ĝi estas malhelbruna, ĝia abdomeno iom helbruna kaj ĝia gorĝo griza aŭ blanka. La plenkreska lutro longas 60 centimetrojn, ĝia vosto longas ĉ. 30 centimetrojn, kaj ĝia korpo pezas 2,7-5,4 kilogramojn.

La kurtungaj lutroj vivas ĉe riveroj kaj lagoj. En la suda parto de Hindio ili vivas sur montetoj, kaj en Indonezio ili ofte vidiĝas ĉe enfluejoj de riveroj kaj marbordoj. La kurtunga lutro estas lerta en naĝado, moviĝas rapide kaj facile. Ĝi manĝas mitulojn, helikojn kaj krabojn. Ili, samkiel aliaj lutroj, vivas grupete. La kurtunga lutro havas tre akran senton ĉe la piedfingra pinto. En Azio oni dresas diversajn lutrojn por; kapti fiŝojn. Ankaŭ ĉe Malako oni dresas kurtungajn lutrojn por kapti fiŝojn. La ĵus' naskita kurtunga lutro ne tuj malfermas la okulojn, Post tri semajnoj ĝi pezas ĉ. 0,5 kilogramon, kaj post ses semajnoj ĝi komencas manĝi solidan nutraĵon. La ĵus naskita ido povas bleki laŭte, poste ĝi povas doni diversajn sonojn pri kontento, malĝojo kaj surprizo.


Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://www.tierlexikon.ch/12064_zwergotter.html
Ekstera ligilo    http://www.wellingtonzoo.com/animals/animals/mammals/otter.html
Ekstera ligilo    http://www.otternet.com/galleries/smalclaw


Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio