Kurtvosta pito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kurtvosta pito‎
Pitta brachyura
Pitta brachyura
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Pitedoj Pittidae
Genro: Pito Pitta
Pitta brachyura
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Sinonimoj

Corvus brachyurus[2]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kurtvosta pito (Pitta brachyura), ankaŭ konata kiel Bluflugila pito, estas birdospecio el la familio de la Pitedoj (Pittidae) en la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes).

Disvastiĝo

Ĝi estas videbla en Hebej, Henan, Anhuj kaj Fuĝjan en Ĉinio, kaj ankaŭ en Hindio – sed tie malofte en pli aridaj regionoj –, Srilankao, Koreio kaj Japanio.

Aspekto

Ĝi havas rigide mallongan voston kun longeco de 18 - 19 centimetroj. Ĝi estas bela birdo kun plumaro blua, nigra, ruĝa, bruna, verda, ĉamkolora kaj blanka. Ĝiaj brile bluaj plumoj sur la ŝultroj estas tre okulfrapaj, tial oni nomas ĝin ankaŭ bluflugila pito. Dum flugado la blankaj makuloj sur la flugiloj montriĝas klare. Ambaŭ seksoj havas la saman koloron.

Konduto

La kurtvosta pito vivas solece kaj emas sin kaŝi. Ĝi ofte aktivadas unuope en densaj arbetaroj kaj herbaroj. Ĝi estas sprita kaj sagaca. Ĝi saltas, kun kuntirita kolo kaj kurbigita dorso, sinsekve kelkfoje, ĉiufoje pli ol unu metron. Sidante, ĝi de tempo al tempo etendas sian kolon por rigardi ĉirkaŭen. Dum ekscitiĝo ĝi hirtigas plumojn kaj tremigas siajn flugilojn en palpebruma daŭro. Kiam ĝi atakas, ĝi bekas kun flugiloj supren levitaj kaj kolo etendita. Kaj kiam ĝi estas surprizita, ĝi fuĝas en herbaron kun klinita kapo. Ĝi manĝas ĉefe lumbrikojn, helikojn, araneojn kaj aliajn animalojn. Ĝi flugas en rekta linio, sed ne alte nek longe. Gi ofte flugas tuj super la tero, aŭ flugas kun saltado. Ĝia fluga rapideco estas 40 kilometroj hore. Ĝia krio havas tri silabojn. Dum sezono de fekundiĝo ĝia krio similas al tiu de la kato.

Generado

La kurtvosta pito kutime konstruas surtere aŭ sur branĉoj neston el branĉetoj, radikoj, folioj kaj musko. La birdino zorgas pri konstruado de nesto, kovado kaj nutrado de idoj. Ĝi kovas ĉiufoje 4 - 6 ovojn grizajn kun purpure brunaj makuloj. Kiam la birdino estas surprizita, ĝi havas la kutimon ŝirmi la enirejon de la nesto per maldikaj branĉoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. BirdLife International (2008). Pitta brachyura. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 12 September 2009.
  2. Dickinson, E.C., R.W.R.J. Dekker, S. Eck & S. Somadikarta (2000). “Systematic notes on Asian birds. 5. Types of the Pittidae”, Zool. Verh. Leiden (PDF) 331, p. 101–119.