Kururo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kururo (portugale: Cururu) estas brazila cirklodanco kaj muzikstilo, kiu estas disvastiĝinta en San-Paŭlo same kiel en la sudoriento kaj meza okcidento de Brazilo, interalie en Minas-Ĝerajso, Mato-Groso kaj Espirito-Santo. Kururo estis origine nure kampara aperaĵo, nun ĝi tamen estas pli disvastiĝinta en la urboj kiel cururu urbano.