Kurzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kurzo estas la prezo de la monunuoj (valuto) kaj valorpaperoj (akcio, obligacio). La kurzo de valutoj kaj devizoj povas esti merkate aŭ ŝtate determinita (ĉefe en la iamaj nekapitalismaj landoj). La ŝtata kurzo estas fiksa, la merkata kurzo ŝanĝiĝas ĉirkaŭ la prezocentro laŭ influo de postulo kaj oferto sur la devizomerkato . La prezocentro estis dum la uzo de la valuta oroenhavo la rilato inter la oficialaj oroenhavoj. Post finiĝo de la oroenhava komparo, la prezocentron difinas la merkato.

Modernaj ŝtatoj ofte permesas la valutan kurzon nur en difinita zono. Se la kurzo ŝajnas trapaŝi tiun kurzolimon, la ŝtato intervenas ĉefe per la Centra banko. Tiam la ŝtato aĉetegas fremdan valuton kontraŭ la propra (do vendas propran valuton sur la merkato, estiginte abundon je ĝi, malaltigante ties kurzon) aŭ vendegas fremdan valuton kontraŭ la propra (do reaxcetas propran valuton tiel altigante ties kurzon per malabundigo de ties ĉeesto surmerkate).

La valuto hodiaŭ jam povas ŝanĝiĝi inter larĝa linio (zono) kaj oni nomas tiun valuton „ŝvebanta valuto” kaj tian ekonomian politikon „valutoŝvebigo”.

La kurzo de la valorpaperoj ŝanĝiĝas same je influo de la merkataj efikoj. La centro de la balanciĝo estas la kapitaligita valoro de la valorpapera profito je merkata intereza procento (tio estas, ke akcio, profitante dividendon de 20 USD ĉe ĉ. 5 % merkata intereza procento reprezentas kapitalon de 400 USD. Ĉe akcioj, kiuj ja ne havas antaŭdifinitan renton, ne nur la aktuala dividendo gravas por la kurzo, sed ankaŭ la atendita kurzo-evoluo, kiu ree reflektas la atenditan dividendon en (eble ankaŭ tre fora) estonto.

Oni notas la kurzon de la akcioj en absoluta sumo, la obligacion en procentoj.

En la iamaj socialismaj landoj ekzistis ofte dutipa kurzo: unu kurzo por la komercado, unu por la nekomercaj aferoj (vojaĝo). En la iamaj socialismaj landoj la valutokurzoj estis fiksaj kaj ne reprezentis la veran valoron. La ŝtato iom post iom ŝanĝis la kurzojn.