Kustánszeg
El Vikipedio
Kustánszeg [kuŝtAnseg] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Zalaegerszeg.
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 530
- Poŝtkodo: 8919
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°47′06″N 16°40'49″E
Situo[redakti]
Kustánszeg situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo. Nova troviĝas 14, Zalaegerszeg 17, Őriszentpéter 25, Lenti 26 km-ojn.
Historio[redakti]
La plej frue estis tie 3 vilaĝoj kun nobeloj, kiuj rifuĝis pro la turkaj atakoj. Ili fondis novan komunumon en 1542apude, kiu estis pli defendebla. La loknomo estis Kustánosháza, la nuna nomo uziĝas ekde 1769. En 1959 kolĥozo ekfunkciis. Vilaĝservoj estas lernejo, policano kun ĉambro, poŝto, kampadejo, hotelo.