Kutimigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kutimigo estas formo de lernado laŭ kiu organismo malpliigas aŭ ĉesas reagi al stimulo post ripetaj prezentoj.[1] Esence, la organismo lernas ĉesi reagi al stimulo kiu estas jam ne plu biologie elstara. Por ekzemplo, organismoj povas alkutimiĝi por ripeti subitajn laŭtajn bruojn kiam ili lernas ke tiuj ne havas konsekvencojn. [2] Kutimigo kutime referencas al reduktado al denaskaj kutimoj, pli ol al kutimoj disvolvigitaj dum kondiĉado en kiu la procezo estas termigita kiel "nuligo".

Plireagigo estus la mala procezo al Kutimigo, tio estas pliigo ĉe la akirita kutimo el ripeta prezentado de stimulo. Povus esti ankaŭ dekomenca pliigo kiel tuja reago antaŭ la malpliigo (plireagiga procezo sekvita de la kutimiga procezo).[3]

Alia rilata fenomenono estas stimula ĝeneraligo, kiam kutimigo okazas en reago al aliaj stimuloj kiuj estas similaj al la origina stimulo.[4] La mala procezo, stimula distingo, estas kiam kutimigo ne okazas al aliaj stimuloj kiuj estas dissimilaj al la origina stimuloj. Progresa malpliigo de kutimigo en kutimiga proceduro povas ankaŭ respeguli nespecifajn efikojn kiaj lacecon, kiu devas esti regata kiam la intereso estas kutimigo kiel lernoprocezo.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bouton, M.E.. (2007) Learning and behavior: A contemporary synthesis. MA Sinauer: Sunderland. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-27. Alirita 2015-05-06.
  2. Cherry, K.. What is habituation.. About.com.. Alirita 27a de Decembro 2013.
  3. Domjan, M. (2010). Principles of learning and behavior, 6a eldono, Cengage/Wadsworth.
  4. (1966) “Habituation: a model phenomenon for the study of neuronal substrates of behavior”, Psychological Review 73, p. 16–43. doi:10.1037/h0022681. 
  5. Fennel, C. T.. (2011) Habituation procedures. In E. Hoff (Ed.), Research methods in child language: A practical guide. Hoboken, NJ: John Wiley & Sons.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]