Kuvajto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuvajto
دولة الكويت
Dawlat al-Kuwayt

La flago de Irako

La ŝata blazono

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Al-Nasheed Al-Watani
Lokigo
suverena ŝtatolandosuverena ŝtato
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kuvajto
Oficiala(j) lingvo(j) araba lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Araba
Areo 17,820 km²
Loĝantaro 2.335.648 (2019)
Loĝdenso 116 loĝ./km²
Horzono +3
Interreta domajno kw
Landokodo KWT
Telefona kodo +965
Plej alta punkto Mutla Ridge
Plej malalta punkto Persa Golfo
Politiko
Politika sistemo Konstitucia monarkio
Ŝtatestro Emiro Sabah Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah
Ĉefministro Nasser Al-Mohammed Al-Ahmed Al-Sabah
Ekonomio
Valuto Kuvajta dinaro
vdr

La ŝtato Kuvajto (arabe الكويت al-Kuŭajt) estas malgranda nafto-riĉa monarkio ĉe la bordo de la Persa golfo. Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Kuvajto. La landon najbaras Saŭda Arabio en la sudo kaj Irako en la nordo. Kuvajto situas en sudokcidenta Azio.

Oni kelkfoje nomas la landon Kuvajtio, por distingi ĝin de la urbo, sed pli ofte oni nomas la landon Kuvajto.

Bazaj informoj

  • Landkodo: KW.
  • E-nomo: Ŝtato Kuvajto.
  • Nacia nomo: Daŭlat al-Kuŭajt, دولة الكويت.
  • Areo: 20.200 kv.km.
  • Politika sistemo: absoluta monarĥio.
  • Ŝtatestro: emiro ŝejko Ĝabir al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah (1993).
  • Ĉefurbo: Kuvajto (1.100 mil).
  • Urboj: Mina al-Ahmadi, al-Vafrah.
  • Loĝantaro: 1.664.000 (1995), inter ili 42% kuvajtaj araboj, 19% jordanaj araboj, 6% irakaj araboj, 6% libananoj.
  • Ŝtatlingvo: araba.
  • Kredantoj: muzulmanoj.
  • Eksporto: nafto.
  • Pokapa MNP: 17.390 $.
  • Monunuo: Kuvajta dinaro.
  • Heredaĵo: Kuvajturbo (parlamento, ruinigita nacia muzeo, muzeo de Tarik Raĝab), al-Ĝahrah (Red Fort, estas konata de la sieĝo de 1920).

Politiko

Ĉefo de ŝtato estas la Emiro, duon-hereda titolo. La emiro nomumas la ĉefministron, kiu ĝis antaŭ nelonge estis ankaŭ la kronprinco. Konsilo de ministroj helpas la ĉefministron en lia tasko kiel kapo de la registaro. La parlamento aŭ "Majlis al-Umma", konsistas el kvindek membroj, kiuj elektiĝas ĉiun kvaran jaron. Ĉar la aliro al la kuvajtia ŝtataneco estas tre limigata, nur 10% de la loĝantaro rajtas voĉdoni.

En tempo de la Osmanida imperio Kuvajtio estis provinco de Irako, sed Britio disigis ĝin el Irako, sub propra reĝanto (sub protektora, ĉar estis malkovrita tie grandan riĉfontojn da nafto. Dum Saddam Hussein, Irako ne agnoskis Kuvajton kaj konsideris ĝin plu sia provinco. En 1990 ĝi konkeris Kuvajton, opiniante, ke Usono tion ne kontraŭas. Usono tamen militis al Irako kaj restarigis la sendependecon de Kuvajto.