Kuwahara Tosihide

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Prof. d-ro KUWAHARA Tosihide (-ŭa-) (-ŝi-) (Nask. 20 jan. 1910 en Ooita-ken - mortis la 14-an de junio 1989 en Kioto) estis direktoro de Japana Esperanto-Instituto kaj UEA-fakdelegito pri kemio, japano kemiisto de Ŝtata Industria Laboratorio, Oosaka.

Post Sisido gvidis EG en Tria Nacia Kolegio, Kyôto. Aranĝis postkongreson en Kyôto 1928. Kunfondinto kaj eksprez. de Sendai ES. Finis kurson de Tôhoku Imperia Univ. Sendai, 1932. Del. de UEA en Oosaka 1934. J-a delegito de ISAE, 1934. Ĉefaj artikoloj: Statistika rigardo al nuna stato de E-movado en la mondo, LRO 1932 marto; ABC de E-movado en Jarlibro de JEI 1932. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio. (Kaw.)