Kuzma Ĉorni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuzma Ĉorni
Persona informo
Кузьма Чорны
Naskiĝo 24-an de junio 1900 (1900-06-24)
en Kapyĺ District
Morto 22-an de novembro 1944 (1944-11-22) (44-jaraĝa)
en Minsko
Tombo Milita Tombejo en Minsko vd
Lingvoj belorusa vd
Ŝtataneco Sovetunio vd
Alma mater Nyasvizh professor seminary • Pedagogical Faculty of the Belarusian State University vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Profesio
Alia nomo Кузьма Чорный (либо Чёрный) • Максим Орешник vd
Okupo dramaturgopublikigistoverkistotradukisto • verkisto de porinfana literaturo • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kuzma ĈORNY (beloruse Кузьма Чорны), vera nomo estas Nikolao Ramanoŭski (beloruse - Мікалай Раманоўскі), n. 11/24-an de junio 1900, bieno Lapa, apud Kopil - m. 22-an de novembro 1944) - belorusa verkisto, dramaturgo kaj publika aganto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en kamparana familio. Finis popolan lernejon, en la jaro 1916 ekstudis en Njasviĵa instruista lernejo, kiu ne finis pro ĝia fermo fare de pola registaro. Unuaj artikoloj kaj versoj estis publikigitaj en la jaro 1920. En la jaro 1923 li ekstudis en literatura fako de instruista fakultato de Belorusa Ŝtata Universitato, kie li studis dum du jaroj. De la jaro 1923 li membris en Literatura Unio "Junularo". De 1924 li komencis labori en gazeto "Belorusa vilaĝo". Dum 1926-1931 li agadis kiel ĉefo de Literatura Unio "Altaĵo".

Dum 1932-1937 Kuzma Ĉorny laboris kiel ĉefa literatura konsilisto en kabineto de komencantaj aŭtoroj ĉe verkista unio de Belorusa SSR. Estis arestita la 14-an de oktobro 1938 kaj enprizonita en minska prizono dum ok monatoj, el kiuj 6 monatoj en ĉelo por unu homo, travivis torturoj. Estis liberigita la 8-an de junio 1939. Verkitaj post liberigo tri novaj romanoj kaj literaturscienca esploro pri la poemo de Jakub Kolas "Nova tero" bruliĝis dum unuaj tagoj de Granda Patriota milito. El tiatempaj verkoj restis nur teatraĵo "Irinjo" (1940). Dum 1941-1944 vivis en evakuo (ĉefe en Moskvo, laboris en gazeto-afiŝo "Dispremos nazian rampulon", verkis romanoj "Granda tago" (1914-1944), "Serĉado de futuro" (1943), "Lakta vojo" (1944). Ĉi tiaj romanoj dum multaj jaroj ne eldoniĝis. En septembro de 1944 revenis en Minsko, kie laboris en redaktejo de ĵurnalo "Belorusio".

Kuzma Ĉorny estas konsiderata kiel aŭtoro de unua belorusa romano - publikigita en 1927 verko "Fratino". Krom tio estis verkitaj "Tero" (1928), "Patrolando" (1931), "Tria generacio" (1935), multaj rakontoj. En ĉi tiaj romanoj li priverkis vivi en Belorusio post revolucio. Tradukis en belorusa lingvo verkojn de Aleksandro Puŝkin, Vladimir Korolenko, Aleksandr N. Ostrovskij, Maksim Gorkij kaj de aliaj verkistoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ватацы Н. Кузьма Чорны 1900-1944. Бібліяграфічны даведнік. Мн.; 1954;
  • Адамовіч А. Масштабнасць прозы: Урокі творчасці К. Чорнага. Мн.; 1972;
  • Булацкі Н., Сачанка І. Кузьма Чорны - публіцыст. Мн., 1972;
  • Казека Я. Кузьма Чорны. Мн.,1980;
  • Пяткевіч А. Сюжэт. Кампазіцыя. Характар: Аб прозе Кузьмы Чорнага. Мн., 1981;
  • Беларускія пісьменнікі: 1917-1990/Склад. А. Гардзіцкі. - Мн., Мастацкая літаратура, 1994. ISBN 5-340-00709-X;
  • Маракоў Л. У. Рэпрэсаваныя літаратары, навукоўцы, работнікі асветы, грамадскія і культурныя дзеячы Беларусі, 1974-1991. Энц. даведнік. У 10 т. Т 2. - Мн.; 2003. ISBN 985-6374-03-9$
  • Тычына М. Кузьма Чорны. Эвалюцыя мастацкага мыслення. - 2-е выд., выпр. і дап. - Мн., 2004