Kvadoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
vidu ankaŭ kvado
Kvadoj
etno
Ĝermanoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La kvadoj, germane Quaden, estas sueba popoltribo el la ĝermanoj. Unuaj spuroj de ili aperis en la 21-a jarcento a.K. ĉe la rivero March. Ilia setlejo etendiĝis pli poste super la nuntempa okcidenta Slovakio. En tempo de imperiestro Antonino Pia, la romianoj enoficigas kvadan reĝon (monera surskribo rex Quadis datus) kaj uzas tiel sian influon al la tuta popolo. En la markomanaj militoj (166-180) ili estis gravaj aliancanoj de la markomanoj. En la 4-a jarcento oni mencias la kvadojn kun la sarmatoj; ilin venkas multfoje Romio. En la 6-a jarcento ili malaperas; supozeble ili asimiliĝis al lombardoj. Princo frua estis Agilulf.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]