Kvantodifinaj adjektivpronomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvantodifinaj adjektivpronomoj estas klasitaj pronomoj, kiuj en pli-malpli difina maniero esprimas la kvanton.

Klasigo[redakti | redakti fonton]

En Esperanto, kvantodifinaj adjektivpronomoj estas pronomoj klasitaj apud la kolektiv- kaj sumig-pronomoj kiel ĉiu kaj ambaŭ; ili estas: alia, kelkaj, malmultaj, multaj, pluraj. Tiuj vortoj estas pronomigitaj adjektivoj, kaj sekve deklinaciiĝas kiel adjektivoj.[1]

Uzo[redakti | redakti fonton]

Uzataj kiel kvazaŭnomoj, ili montras nur homojn:

Iuj parolas, aliaj silentas.
Kelkaj supozas, ke...
La verko de Chaptal, kiu instruas al multaj la misterojn de la franca lingvo (L.L. Zamenhof);
Malmultaj opinias tiamaniere.
Pluraj furioze demandis.

Kiel reprezentantoj, ili povas indiferente montri homojn, bestojn, aĵojn:

Inter tiuj juveloj, malmultaj estas el arĝento, kelkaj el onikso kaj pluraj el oro.

Oni rimarkos, ke, krom alia, la ceteraj pronomoj estas, pro sia signifo, nur plurale uzataj.

Almeto de la finaĵo -u[redakti | redakti fonton]

Rilate tiun nefundamentan uzon, Plena Analiza Gramatiko (PAG) klarigas jene.

Citaĵo
 Rim. Ĉar al la duobla uzado de tiuj vortoj (pronoma kaj adjektiva) respondas nur unu sola finaĵo, la adjektiva -a, oni kelkfoje sentas danĝeron de konfuzo. Tial, jam de multaj jaroj, oni emas distingi tiujn du uzadojn per du finaĵoj, almetante ankaŭ al ili, kiam ili estas pronome uzataj, la finaĵon -u, analogan al iu, tiu, kiu. Tio estis plej facila kun alia, kies radiko finiĝas per i
— Plena Analiza Gramatiko, 1980, § 62

Tiel nun, pli-malpli ofte, uzadas la deklinacio (genitivo nur pri personoj):

Nombroj Singularo Singularo Pluralo
Formoj Komuna Neŭtra
Nominativo aliu alio aliuj
Akuzativo aliun alion aliujn
Genitivo alies alies
Prepozitivo je aliu je alio je aliuj

Ekzemploj:

Kaj aldonas la PAG:

Citaĵo
 La ceterajn pronomojn kelkfoje oni kunmetas kun la pronomo iu: kelkiuj, multiuj (pluriuj estus logika, sed ne uzata). Formoj ne kontraŭfundamentaj, sed pezaj. Male kelkiu estas absurda, ĉar kelk montras pluralon, se temas pri kalkuleblaj aferoj. 
— Plena Analiza Gramatiko, 1980, § 62

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. vd. Plena Analiza Gramatiko, 1980, § 67
  2. Esperanto новости[rompita ligilo]
  3. Metropoliteno