Kvantuma ŝaŭmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En fiziko, kvantuma ŝaŭmospactempa ŝaŭmo, estas koncepto en kvantummekaniko.

Je ege malgrandaj distancoj de la ordo de la longo de Planck kaj ege malgrandaj tempoj de ordo de la tempo de Planck, la necerteca principo permesas al partikloj kaj energio ekekzisti kaj poste anihilacii sen atencado de konservadaj leĝoj. Ĉi tiuj partikloj estas nomataj kiel virtualaj partikloj. Kiam la skalo de tempo kaj spaco malpligrandiĝas, la energio de la virtualaj partikloj pligrandiĝas. Pro tio ke energio kurbigas spactempon laŭ la ĝenerala relativeco, ĉi tio sugestas ke je sufiĉe malgranda skalo la energio de la fluktuoj devus esti sufiĉe granda por kaŭzi gravan malglatecon de spactempo, kompare al glateco vidata je pli granda skalo, donante al ŝaŭmecon. Tamen, sen teorio de kvantuma gravito neeblas esti certa pro tio kiel spactempo devus aspekti je ĉi tiu skalo, pro tio ke ŝajne la ekzistantaj teorioj devus jam ne doni precizajn antaŭdirojn en ĉi tiuj skaloj.

Supozite la ŝaŭmo estas unu el la fundamentoj propraĵoj de la universo, sed ĝi povas ankaŭ esti uzata kiel kvaliteca priskribo de spactempa turbuleco je ege malgrandaj distancoj

La koncepto estis elpensita de John Archibald Wheeler en 1955.

Rilato al aliaj teorioj[redakti | redakti fonton]

Kvantuma ŝaŭmo estas teoriigita al kreiĝi per virtualaj partikloj de tre alta energio. Virtualaj partikloj aperas en kvantuma kampa teorio, kie ili aperas kaj anihilacias dum partiklaj interagoj, tiel ke ili influas la mezuratajn valorojn de la interagoj eĉ kvankam la virtualaj partikloj mem estas neniam rekte observitaj. Ili povas ankaŭ aperi kaj anihilacii en malplena spaco, kaj ĉi tiuj vakuaj fluktuoj influas la propraĵojn de vakuo, donante al ĝi nenulan energion nomatan kiel vakua energio, speco de nulo-punkta energio; tamen, fizikistoj estas malcertaj pri grandeco de ĉi tiu energio. La efiko de Casimir povas ankaŭ esti komprenita per konduto de virtualaj partikloj en malplena spaco inter du paralelaj surfacoj. Kutime kvantuma kampa teorio ne konsideras virtualajn partiklojn de sufiĉe energio por grave kurbigi spactempon, tiel la kvantuma ŝaŭmo estas spekulativa vastigaĵo de ĉi tiuj konceptoj kiu imagas la konsekvencojn de ĉi tiaj alte energiaj virtualaj partikloj je tre mallongaj distancoj kaj tempoj.

La ŝaŭma spactempo devus aspekti kiel kompleksa turbula ŝtorma maro. Iuj fizikistoj teoriigas pri formigo de truojn en spaco en ĉi tiu ŝaŭmo; spekulativoj aperantaj en ĉi tiuj rezonadoj inkluzivas la eblecon de hiperspacaj ligoj al aliaj universoj en multuniverso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]