Kvanzao
Kvanzao | |
---|---|
Virino bruligas kinara-kandelojn sur tablo ornamita per simboloj de kvanzao.
| |
festa aŭ feria tago | |
Alia nomo | Kwanzaa |
Festata | Afrikaj amerikanoj kaj popoloj de Afriko tra la tuta mondo. |
Komenco | 26-a de decembro |
Fino | 1-a de januaro |
Solenoj | Solenado de afrika-usona heredaĵo, unueco kaj kulturo |
Kutimoj kaj tradicioj | Unueco Libera decidado Kolektiva laboro kaj respondeco Kunlabora ekonomio Celo Kreativeco Kredo |
Koneksas kun | Monato de Nigrula historio |
Kvanzao (Kwanzaa [kŭanza]) estas festosemajno de Afrik-Usonanoj anstataŭ aŭ aldone al Kristnasko (okazas inter 26-a de decembro kaj 1-a de januaro). La festotago ne havas veran Afrikan tradicion; ĝi estis elpensita, enkondukita en 1966 laŭ propono de Maulana Karenga, Usona sociologo. Kvanzao ne estas religia festo, sed "kultura festotago".
La nomo kwanzaa venas el la svahila lingvo, el matunda ya kwanza [matunda ja kŭanza], kio signifas unuajn fruktojn. Oni aldonis kroman a (en la esperantigo: o) por sepliterigi la vorton, tiel ke ĉiu litero simbolus po unu el la Sep Principoj de Negreco, Nguzu Saba. Tiuj estas:
- Umoja [umoĝa] (Unueco),
- Kujichagulia [kuĝiĉagulja] (Memdecido),
- Ujima [uĝima] (Komunumaj laboro kaj respondeco),
- Ujamaa [uĝama] (Afrika socialismo),
- Nia (Celo),
- Kuumba (Kreativeco), kaj
- Imani (Kredo).
La festo okazas jare 7 tagojn, komenciĝinte je 26-a de decembro . La 31-an de decembro okazas festa manĝado en familia rondo.