Kvanzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kvanzo
Kvanzo
Kvanzo apud Dondo
Bazaj informoj
Situo Angolo
Longeco 965 km
Akvokolekta areo 151 422 km2
Meznombra trafluo 825 m3⋅s-1
Fluo
Fonto Bie-Altebenaĵo
· Alteco 1 450 m super marnivelo
Enfluejo Atlantika Oceano
· Alteco 0 m super marnivelo
Altecodiferenco 1 450 m
Geografio
Dekstraj alfluantoj Lukalo
Maldekstraj alfluantoj Kutato
Kvanzo
Situo de Kvanzo
Kvanzo
Satelita bildo de la enfluejo
v  d  r
Information icon.svg

Kvanzo ( loke : Cuanza ; ankaŭ literumita Coanza, Kvanzaa, Quanza, Kwanza, aŭ Kuanza) estas rivero en Angolo. Ĝi malpleniĝas en Atlantikon ĵus sude de la ĉefurbo de la lando, Luando.

Tiu rivero enhavas riĉan biodiversecon, de kio almenaŭ 50 da fiŝspecoj. Esploristoj de la Nacia Fiŝkaptado-Esplorinstituto kaj de la Sud-afrika Instituto por Akvo-Biodiverseco anoncis ke genetika testado povas riveli novajn speciojn.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Kapanda-baraĵo.

La rivero donis sian nomon al du angolaj provincoj : Cuanza Norte, kiu situas ĉe la norda bordo de la rivero, kaj Cuanza Sul, ĉe la suda bordo. Ĝi ankaŭ estas fonto de akvoenergio por Angolo, en la formo de la Kapanda-baraĵo en Provinco Malanje, finiĝis en 2004. La baraĵo ankaŭ disponigas akvon por irigacio de sukerkano kaj aliaj kultivaĵoj en la pli malalta Kvanzo-Valo. La pli malalta fluo de la rivero estas navigebla por proksimume 250 kilometroj kaj estis la origina itinero de portugala penetrado en nordan Angolon.

La angola valuto estas nomita laŭ la rivero : angola kvanzo. La Barra do Kwanza, la enfluejo de la rivero, iom post iom estas evoluigita por altiri turistojn kaj unutag-rekreaciulojn de la ĉefurbo, Luando troviĝante proksimume 60 km en la nordo. Eĉ golfejo estas planita. Tranoktadoeblecoj estas haveblaj sed, pro tre limigita havebleco kaj alta demando, rezervado estas esenca. Sportfiŝkaptado estas elstara, precipe megalopso (Megalopidae). Ekzempleroj de 90 kg ne estas malkutimaj. La rivero, de la ponto ĝis la maro, konstituas la nordan limon de la Nacia Parko Kisama.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

9°21′S 13°09′E  /  9.35°S, 13.15°O / -9.35; 13.15 (Kvanzo)