Kvar-duon-sesedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvar-duon-sesedro
Bildo
Speco Unuforma pluredro
Vertica figuro 3.4.3/2.4
Bildo de vertico Bildo de vertico
Simbolo de Wythoff 3/23 | 2
Indeksoj U04 C36 W67
Simbolo de Bowers Thah
Verticoj 6
Lateroj 12
Edroj 7
Edroj detale 4{3}+3{4}
χ 1
Geometria simetria grupo Td
Duala Kvar-duon-ses-dualedro
vdr

En geometrio, la kvar-duon-sesedro estas nekonveksa unuforma pluredro, indeksita kiel U4. Ĝi havas 6 verticojn, 12 laterojn kaj 7 edrojn: 4 triangulojn kaj 3 kvadratojn.

Ĝi havas la samajn verticojn kaj randojn kiel la regula okedro. Ĝi ankaŭ komunigas 4 el la 8 triangulaj edroj de la okedro, sed havas 3 aldonajn kvadratajn edrojn.

Ĝi estas la sola ne-prisma unuforma pluredro kun nepara kvanto de edroj.

Ĝi estas ne-orientebla surfaco. Ĝi estas unika kiel la sola unuforma pluredro kun eŭlera karakterizo de 1 kaj estas de ĉi tie prezento de la reela projekcia ebeno tre simila al la roma surfaco.

La "duon" parto de la nomo signifas iu el la edroj ariĝas duone multaj kiel en iu regula pluredro - ĉi tie, tri kvadrataj edroj ariĝas duone multaj kiel en la regula sesedro, pli bona sciata kiel la kubo - de ĉi tie "-duon-sesedro". Duonaj edroj ankaŭ estas orientitaj en la sama direkto kiel edroj de la regulaj pluredraj. La tri kvadrataj edroj de la kvar-duon-sesedro estas orientitaj simile al tri edraj de la kubo, reciproke perpendikulare.

La karakterizo "duone multaj" ankaŭ signifas ke la duonaj edroj devas trapasi la centron de la pluredro, kie ili ĉiuj sekcas unu la alian. Vide, ĉiu kvadrato estas dividita en kvar ortajn triangulojn, el ili du estas videblaj de ĉiu flanko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]