Kvar Fontanoj (Madrido)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unu el la Kvar Fontanoj, en la Avenuo Prado, de Madrido.

La Kvar Fontanoj hispane Cuatro Fuentes, ankaŭ konataj kiel La Fontanetoj (Las Fuentecillas), troviĝas en la konfluejo de la Placo Murillo kun la Avenuo Prado, en la konata zono kiel Madrido de la Burbonoj, unu el la ĉefaj turusmaj fokusoj de la urbo Madrido, Hispanio. Du el ili troviĝas en la trotuaro de la Prado-Muzeo kaj la aliaj du unu antaŭ la alia en la porpiedira centro de la Avenuo Prado.

La kvar fontanoj estis starigataj en la lasta triono de la 18-a jarcento, laŭ dizajno de la arkitekto Ventura Rodríguez. Ili estis parto de la urba projekto Salono Prado, ornamigita kaj ĝardenigita zono, ĉirkaŭata de diversaj konstruaĵoj dediĉataj al la kulturo kaj scienca esplorado, iniciatita de la reĝo Karlo la 3-a.

El tiu iniciato naskiĝis aliaj konataj skulptaĵoj kiel la fontanoj Cibelo, Neptuno kaj Apolo, kaj ankaŭ la ĉefa konstruaĵo de la Prado-Muzeo, majstra verkaĵo de Juan de Villanueva.