Kvar Justaj Kalifoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La bone gviditaj kalifoj (arabe, الخلفاء الراشدون, al-ĥulafā' ar-rāŝidūn) estas la nomo donata en la tradicio de sunaa islamo al la unuaj kvar kalifoj sukcedintoj de Mahomedo post lia morto en 632 kaj ĝis la jaro 661. En multaj eŭropaj lingvoj ili ankaŭ estas ofte konataj kiel ortodoksaj kalifoj. La urdulingvaj sunaistoj kelkfoje nomas ilin la kvar amikoj (چار یار, ĉaar jaar).

La kvar estis tre proksimaj al la profeto kaj estis elektitaj de la islama komunumo, male al la postaj kalifoj umajadoj kaj abasidoj.

  1. Abu Bakr
  2. Umar ibn al-Ĥattab
  3. Uthman ibn Affan
  4. Ali ibn Abi Talib

Kelkaj inkluzivas Hasan ibn Ali kiel la kvina bone gvidita kalifo.

Laŭ ŝijaismo, la unua kalifo estis Ali sekvata de la ŝijaaj imamoj. Por la ĥariĝanoj nur ekzistis du kalifoj bone gviditaj.

Templinio[redakti | redakti fonton]

Ali ibn Abi TalibUthman bin AffanUmar ibn al-KhattabAbu Bakr

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]