Kvar nemezureblaj
El Vikipedio
(Alidirektita el Kvar Nemezurebla)
La kvar nemezureblaj (Sansk.:apramāņya; Pali.:appamaņņa; Tib.:tshad med bzhi) estas ankaŭ nomitaj brahmavihāroj (pāli kaj sanskrit), la belegaj domoj aŭ piaj vivmanieroj - estas kvar sentimentoj aŭ sintenoj, "nemezureblaj" ĉar kun senlima atingopovo. Ĝi estas :
- majtri aŭ metta (maitrī en sansk. kaj mettā en pali): bonvolemo - deziro ke ĉiuj vivantuloj trovas la feliĉon kaj la kaŭzojn de la feliĉo;
- karuna (karuņā en sansk. kaj pali): kompato - deziro ke ĉiuj vivantuloj estos liberitaj de sufero kaj de kaŭzoj de la sufero;
- mudita (muditā en sansk. kaj pali): simpatio aŭ simpatia ĝojo - deziro ke ĉiuj vivantuloj trovas la ĝojon sen sufero;
- upekŝa aŭ upekkha (upekṣā en sansk. kaj upekkhā en pali : egalanimeco, aŭ malligo - malligo al la sentita doloro, senĵusteco kaj antipatio, kaj deziro ke ĉiuj vivantuloj restadas en egala sereneco, sen senĵusteco, ligeco aŭ antipatio;
Tiu praktiko estas unu de la plej gravaj bazoj de la budhisma etiko, kaj kun recito de mantroj estas bazo de mahajano.
