Kvar Sanktaj Urboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo (19-a jarcento) eksterskala de la kvar sanktaj urboj de la judismo, kun Jerusalemo al la alta dekstra angulo, Hebron tujpost, la rivero Jordano kiu fluas el alto al malalto, Safed en la maldekstra angulo kaj Tiberiado sube. Ĉiu el la kvar inkluzivas sanktajn lokojn kaj tombojn de venerataj rabenoj.

Kvar Sanktaj Urboj (hebree: בארבע ערי הקודש) (jide: פיר רוס שטעט), estas kolektiva termino en la juda tradicio, uzita por indiki la urbojn “Jerusalemo, Hebron, Tiberiado kaj Safed: "Ekde la 16-a jarcento la sankteco de la Palestino, aparte pro la merito de la entombigo, estis tute “translokigita” kaj rekonata al kvar urboj, Jerusalemo, Hebron, Tiberiato kaj Safed."[1]

  • Jerusalemo estas la unuranga sankta urbo de judismo kaj la spirita centro de la juda popolo ekde la 10-a jarcento a-K., kiam la situo estis elektita dum la vivo de reĝo David por esti la loko de la Sankta Templo.[2] Jerusalemo estas asociita kun la elemento de la fajro (refrenco al la seninterrompaj oferaj fajroj konsservitaj, en la Templo, brulantaj).
  • Hebron estas la loko de la entombigo de la Patriarkoj de judismo: Abrahamo kaj Sara, Isaak kaj Rebeka, Jakobo kaj Lia (Biblio), la Groto de Patriarkoj). Kiel tia, Hebron estas konsiderata la dua sankta urbo de judoj, kaj estas unu el por la juda popolo de la du urboj kiuj estis akiritaj de gravegaj bibliaj figuroj (Abrahamo estis akirinta Hebron el la Hititoj. Reĝo David aĉetis Jerusaslemo el la Jebuseoj. Historie, Jerusalemoestis la unua ĉefurbo de ŝtsto de reĝo David.

Hebron esta asociita kun la eleneto tero (referenco al la Groto kie estas entombigita Patriarkoj kaj iliaj edzinoj.

  • Safed (Tz'fat) estis konsiderita sankta urbo post la alfluo de judoj sekve de la forigo de la judoj el Hispanio en 1492 kaj fariĝis fama kiel centro kabala. Safed estas asociita kun la elemento aero (refrenco al la mistika branĉo tie floranta,)
  • Tiberiado estis signifa en la juda historio kiel loko kie estis kompilita la Talmud de Jerusalemo kaj kiel la patrujo de la Masoretoj. Sed ĝia statso de sankta urbo ŝuldiĝas al la alfluo ranenoj kiuj naskis en la urbo centron de juda kulturo en la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Laŭ juda tradicio la “Elaĉeto” komenciĝoh en Tiberiado kie ankaŭ reformiĝos la Sinedrio

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Palestine, Holiness Of" di Joseph Jacobs, Judah David Eisenstein. Jewish Encyclopedia, el. 1906.
  2. "Why Do Jews Love Jerusalem?" de Yeruchem Eilfort, Chabad.org

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]