Kvarco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristalo de kvarco
Strukturo de α-kvarco, la atomoj de oksigeno estas ruĝaj.
Strukturo de β-kvarco.

Kvarco estas silikata mineralo formiĝinta laŭ romboedra kristala sistemo sub malalta termperaturo (α-kvarca formo), sed sub alta temperaturo ĝi kristaliĝas laŭ heksagona kristalsistemo (β-kvarca formo).

Ĝi havas durecon de 7 laŭ la Mohs-skalo kaj estas unu el la plej abundaj mineraloj de la tero. Samkiel la ne-kristala kvarca vitro ĝi konsistas komplete el siliciodioksido (SiO2).

Multaj gemoj estas speco de kvarco, tamen plej ofte ne kvarco pura, sed kun iom da aldonaj mineraloj, kiuj donas koloron. Ekzemploj estas agato, ametisto, citrino, fumkvarco kaj aventurino.

Kvarco estas klaso de oksido, tre travidebla kun iom da minerala brilo grasa. Ties durefrakteco estas 1,5. Pro ŝanĝo de temperaturo la trigona kristalsistemo (poste heksagona) transformiĝas en tridimito aŭ kristobalito. La relativa maso estas 2,65.

Kvarco devenas el acida magmo de silikataj fandaĵoj. Ĝi estas la ĉefa mineralo de vejnoj en postmagma hidroterma stadio, la plej disvastiĝanta mineralo kaj ĉefa ero de granda parto de sablotipoj. En industrio oni uzas por produkti kvarcajn vitraĵojn, por metalurgio, polurindustrio kaj precizeca industrio.



Vidu ankaŭ

Referencoj

  • Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.