Kvarkantona Lago
| Kvarkantona Lago Vierwaldstättersee |
|
|---|---|
| Koordinatoj | 47°01′10″N 8°24′04″O / 47.01944°N, 8.40111°OKoordinatoj: 47°01′10″N 8°24′04″O / 47.01944°N, 8.40111°O |
| Ĉefaj fontoj | Rivero Reuss Sarna Aa Engelberger Aa Muota |
| Ĉefaj elfluoj | Rivero Reuss |
| Areo de la baseno | 2124 km² |
| Landoj de la baseno | Svislando |
| Surfaca areo | 113,6 km² |
| Averaĝa profundo | 104 m |
| Maksimuma profundo | 214 m |
| Akva volumeno | 11,8 km³ |
| Restad-tempo (de laga akvo) | 3,4 jaroj |
| Borda longo1 | 143,7 km |
| Surfaca alto | 433 m |
| Insuloj | Altstad-Insel (insuleto) |
| 1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | |
Kvarkantona Lago (germane: Vierwaldstättersee; france: Lac de Quatre Cantons; itale: Lago dei Quattro Cantoni) estas lago en centra Svislando, la kvara plej granda en la lando. Ĝia tuta surfaco estas 114 km² kaj trovigas je alteco de 434 m super la marnivelo. La maksimuma profundeco de la lago estas 214 m kaj ĝia akvovolumo 11.8 km³.
Enhavo |
Lagopartoj[redakti]
Ĝi havas tre komplikan geometrian formon kaj estas dividita en pluraj partlagoj. Ili nomiĝas de sudo al nordo:
Lago de Urio[redakti]
La suda parto de la lago post la enfluo de la Reuss nomiĝas Lago de Urio.
Baseno de Gersaŭ[redakti]
Sekvas post mallarĝiĝo la Baseno de Gersaŭ.
Baseno de Weggis[redakti]
La Baseno de Gersaŭ per ŝnuriĝo estas disigita norde de la Baseno de Weggis, kiu formas la sudan elementon de la norda lagoparto. Tiu havas formon simila al giganta kruco.
Lago de Lucerno[redakti]
Ĝia norda brako nomiĝas Golfo de Lucerno aŭ Lago de Lucerno, nomon kion oni en diversaj lingvoj uzas ofte ankaŭ kiel nomo por la tuta lago.
Golfoj de Horw kaj Stansstad[redakti]
La sudokcidenta krucbrako konsistas el la Golfoj de Horw kaj Stansstad.
Lago de Alpnach[redakti]
Ĉi-lasta parto havas okcidentan longigon, kiu estas nur per eta kolo ligita al la ĉeflago kaj nomiĝas Lago de Alpnach.
Lago de Küssnacht[redakti]
La orienta brako de la suda lagokruco estas la Golfo aŭ Lago de Küssnacht.
Lagobordoj[redakti]
Grandparte la lagobordo estas formita de altaj montoj, kiuj krute kaj deklive falas en la akvon, kelkloke ĝis 1500 metrojn. El tio rezultiĝas belegaj kaj pentrindaj vidoj kaj panoramoj. La lagon ĉirkaŭas krom la Kantono Lucerno la tri svisaj prakantonoj, nome Urio, la Ŝvico kaj Untervaldo.
Nutrantaj riveroj[redakti]
La rivero Reuss enfluas ĉe Flüelen en la Lagon de Urio (la suda lagoparto en la Kanton Urio). La lago ankaŭ estas nutrita de la riveroj Muota ĉe Brunnen, la Engelberger Aa ĉe Buochs kaj la Sarna Aa ĉe Stansstad).
Urboj, komunumoj kaj lokoj ĉe la bordo de la Kvarkantona Lago[redakti]
Galerio[redakti]
Vidu ankaŭ[redakti]
Eksteraj ligiloj[redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Kvarkantona Lago
