Kvarlanda punkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvarlanda punkto Vaalserberg
Kvarlanda punkto Vaalserberg

Kvarlanda punkto estas punkto, kie la limoj de kvar landoj kuniĝas. Tia punkto troviĝas nenie en la mondo, kvankam diversaj lokoj pretendas tiel.

La plej konata "kvarlanda punkto" situas okcidente de la Viktoriaj Akvofaloj. Tie Zambio, Zimbabvo kaj Bocvano formas trilandan punkton. Kvankam Namibio havas longforman orientan ŝvelaĵon, la Caprivi-strekon, ĝi ne havas tanĝopunkton kun ĉi tiu trilanda punkto. Pro la akvoriĉa areo kelkaj homoj situigas kvarlandan punkton en la rivero Zambezo.

Kvarlanda punkto Belgio, Prusio/Germanio, Nederlando kaj Moresnet[redakti | redakti fonton]

Pro la sendependeco de Belgio en 1839 la trilanda punkto je la Neutraleweg apud Ottersum estis nuligata kaj ekestis sur la Vaalserberg kvarlanda punkto inter Belgio, unue Prusio kaj poste Germanio, Nederlando kaj Moresnet. Ĉi tiu estis la ununura kvarlanda punkto kiu iam ekzistis.[mankas fonto] En 1919 Moresnet fariĝis parto de Belgio kaj la punkto malaperis. Ĉe la Trilanda punkto en Vaals ankoraŭ videblas tortopinto en la pavimo, kiu indikas la parton de Moresnet.

La kvarlanda punkto norde de Neŭtrala Moresnet

La pretendo kvarlanda punkto estas disputebla. La difino de kvarlanda punkto estas, ke ĉiuj kvar landoj estu samrangaj. En la kazo de Moresnet tiel ne estis, ĉar la 'lando' ne havis ŝtatestron, ne havis senaton kaj ankaŭ ne parlamenton. En la senco de la Kongreso de Vieno Moresnet estis Kunsuvereneco, kio daŭris ĝis 1919.

Sur la mapo la numeroj signifas jenajn landojn aŭ teritoriojn: 1 = Nederlando (Limburgo), 2 = Belgio (Lieĝo), 3 = Neŭtrala Moresnet, la unua Esperanta regno, nomata "Amikejo" 4 = Prusio (Rejnlando).

Kvar-teritoriaj punktoj[redakti | redakti fonton]

En Norda Ameriko, kie oni difinis kelkajn limojn per strekoj sur mapo, ekzistas punktoj, kie renkontiĝas kvar administraj teritorioj:

Ĉar kelkaj landoj pretendas formalan suverenecon pri partoj de Antarkto, je la suda poluso kunvenas la pretendataj limoj de ok "landoj":