Kvarlatero

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

En geometrio, kvarlatero estas plurlatero kun kvar lateroj kaj kvar verticojanguloj. La enaj anguloj de kvarlatero sume estas 360 gradoj.

Kvarlatero povas esti simpla (ne sin-sekcanta) aŭ komplekso (sin-sekcanta). Simpla kvarlatero povas esti konveksakonkava.

Konveksaj kvarlateroj [redakti]

Konveksaj kvarlateroj estas klasifikitaj:

  • Trapezo: du kontraŭaj lateroj estas paralelo.
  • Izocela trapezo: du transaj lateroj estas paralelaj, la du katetoj estas de egala longo, kaj la du finoj de ĉiu paralela latero havas egalajn angulojn. Ĉi tiu implicas ke la diagonaloj estas de egala longo.
  • Paralelogramo: ambaŭ paroj de transaj lateroj estas paralelaj. Ĉi tiu implicas ke transaj lateroj estas de egala longo, kontraŭaj anguloj estas egalaj, kaj la diagonaloj dusekcas unu la alian.
  • Kajto (deltoido): du najbaraj lateroj estas de egala longo kaj la aliaj du lateroj ankaŭ de egala longo. Ĉi tiu implicas ke tiu aro de kontraŭaj anguloj estas egala, kaj tiu diagonalo orte dusekcas la alian.
  • Rombo: ĉiuj kvar lateroj estas de egala longo. Ĉi tiu implicas ke transaj lateroj estas paralelo, kontraŭaj anguloj estas egala, kaj la diagonaloj orte dusekcas unu la alian.
  • Romboido: paralelogramo en kiuj najbaraj lateroj estas de neegalaj longoj kaj anguloj estas oblikvaj (ne ortoj).
  • Ortangulo: ĉiuj kvar anguloj estas ortoj. Ĉi tiu implicas ke transaj lateroj estas paralelaj kaj de egala longo, kaj la diagonaloj dusekci unu la alian kaj estas de egala longo.
  • Kvadrato (regula kvarlatero): ĉiuj kvar lateroj estas de egala longo (egallatera), kaj ĉiuj kvar anguloj estas egalaj (egalangula), kun ĉiu angula orto. Ĉi tiu implicas ke transaj lateroj estas paralelaj (kvadrato estas paralelogramo), kaj ke la diagonaloj orte dusekcas unu la alian kaj estas de egala longo. Kvarlatero estas kvadrato se kaj nur se ĝi estas ambaŭ rombo kaj ortangulo.
  • Cikla kvarlatero: la kvar verticoj kuŝas sur ĉirkaŭskribita cirklo.
  • Tuŝa kvarlatero (tangenta kvarlatero): la kvar lateroj estas tuŝaj al enskribita cirklo.
  • Ducentra kvarlatero: ambaŭ cikla kaj tuŝa.

Aliaj kvarlateroj [redakti]

  • Mem-sekcanta kvarlatero estas kruco-kvarlatero, papilia kvarlaterobanta kvarlatero.
  • Egalangula kvarlatero estas ortangulo se konveksa, kaj simila al cifero "8" kun anguloj je verticoj de ortangulo se ne-konveksa.
  • En solido (geometrio), kvarlatero kies verticoj ne kuŝas en ebeno estas dekliva kvarlatero. Transaj lateroj de dekliva kvarlatero estas (segmentoj de) deklivaj linioj.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Eric W. Weisstein, Kvarlatero en MathWorld.
Ekstera ligilo    Teoremo de Van Aubel
Ekstera ligilo    Paralelogramoj de Varignon kaj Wittenbauer
Ekstera ligilo    Kompendia geometrio analitika geometrio de kvarlateroj
Ekstera ligilo    Kvarlateroj formita per perpendikularaj dusekcantoj
Ekstera ligilo    Projekcia paraleleco
Ekstera ligilo    Interaga klasifiko de kvarlateroj de tranĉi-la-nodon
Ekstera ligilo    Difinoj kaj ekzemploj de kvarlateroj
Ekstera ligilo    Difino kaj propraĵoj de kvarlateroj



Plurlateroj
Triangulo | Kvarlatero (vd. ankaŭ Kvadrato) | Kvinlatero | Seslatero | Seplatero | Oklatero | Naŭlatero | Deklatero | Dekunulatero | Dekdulatero | Dekseplatero | Dudeklatero | 257-latero | 65537-latero
(vd. ankaŭ: Regula plurlatero, Konveksa plurlatero, Steloplurlatero)