Kvarlateropiramidigita kubo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Trilateropiramidigita sesedro
Bildo
Klaku por rigardi turnantan bildon
Speco Kataluna solido
Edra figuro V4.6.6
Verticoj 14
Lateroj 36
Edroj 24
χ 2
Geometria simetria grupo Okedra simetrio Oh
Duedra angulo 143°7'48"
Duala Senpintigita okedro
Bildo de duala Bildo de duala
v  d  r
Information icon.svg

En geometrio, la kvarlateropiramidigita kubo estas pluredro, kataluna solido. Ĝia duala estas la senpintigita okedro. Ĉar ĝi estas kataluna solido do ĝi estas edro-transitiva kun malregulaj edraj plurlateroj.

Ĝi povas esti konsiderata kiel kubo kun kvadrataj piramidoj aldonitaj al ĉiu edro. Ĉi tiu interpretado estas esprimita en la nomo.

La kvarlateropiramidigita kubo estas la projekcia koverto de la 24-ĉelo sub vertico-centrita perspektiva projekcio.

Referencoj [redakti]

  • Williams, Robert (1979). The Geometrical Foundation of Natural Structure: A Source Book of Design - La Geometria Fundamento de Natura Strukturo: Fonta Libro de Dizajno. Dover Publications, Inc. ISBN 0-486-23729-X. (Sekcio 3-9)

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Eric W. Weisstein, Kvarlateropiramidigita kubo en MathWorld.
Ekstera ligilo    La Uniformaj Pluredroj
Ekstera ligilo    Virtualaj realaj pluredroj - la enciklopedio de pluredroj
Ekstera ligilo    Paperaj modeloj de pluredroj multaj ligoj