Kvarlateropiramidigita kubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kvarlateropiramidigita sesedro)
Trilateropiramidigita sesedro
Bildo
Klaku por rigardi turnantan bildon
Speco Katalana solido
Edra figuro V4.6.6
Verticoj 14
Lateroj 36
Edroj 24
χ 2
Geometria simetria grupo Okedra simetrio Oh
Duedra angulo 143°7'48"
Duala Senpintigita okedro
Bildo de duala Bildo de duala
vdr

En geometrio, la kvarlateropiramidigita kubo estas pluredro, katalana solido. Ĝia duala estas la senpintigita okedro. Ĉar ĝi estas katalana solido do ĝi estas edro-transitiva kun malregulaj edraj plurlateroj.

Ĝi povas esti konsiderata kiel kubo kun kvadrataj piramidoj aldonitaj al ĉiu edro. Ĉi tiu interpretado estas esprimita en la nomo.

La kvarlateropiramidigita kubo estas la projekcia koverto de la 24-ĉelo sub vertico-centrita perspektiva projekcio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Williams, Robert. (1979) The Geometrical Foundation of Natural Structure: A Source Book of Design - La Geometria Fundamento de Natura Strukturo: Fonta Libro de Dizajno. Dover Publications, Inc. ISBN 0-486-23729-X. (Sekcio 3-9)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]