Kvaronumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dirk Bouts: La martireco de la Sanka Hipolito

Kvaronumo estis en antaŭaj tempoj metodo por plenumi la mortpunon. La kondamnito estis dispecigita en kvar pecoj aŭ per kvar ĉevaloj distirita.

En Francio tiu puno estis rezervita por reĝmurdantoj. Du konataj murdintoj kiuj estis kvaronumitaj estas Robert François Damiens (kiu klopodis murdi Ludovikon la 15-a kaj cetere krom kvaronumo ankaŭ estis kondamnita al aliaj formoj de torturado) kaj François Ravaillac (kiu murdis Henrikon la 4-a ).

En Anglio la puno estis rezervita por viroj kiuj estis konviktitaj pro ŝtatperfido (virinoj estis vivante bruligitaj). Kvaronumo estis parto de la angla kriminala leĝo ĝis 1870. Guy Fawkes estis kondamnita al tiu puno sed evitis ĝin per antaŭtempa salto de la eŝafodo dum kiu li rompis la nukon. Verŝajne lia kadavro pliposte tamen ankoraŭ estis kvaronumita sed li ne plu spertis la doloron.

En Ruslando en 1775 Emeljan Pugaĉov estis kvaronumita, la gvidinto de la ribelo de la Ural-Kozakoj kontraŭ la regado de Katarina la Granda.

En Nederlando en 1584 la murdinto de Vilhelmo la Silentulo (pli bone konata kiel Vilhelmo de Oranĝo), Balthasar Gerards estis kvaronumita.