Kvarstria stepkoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kvarstria stepkoko
Pterocles quadricinctus, masklo
Pterocles quadricinctus, masklo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Pterokloformaj Pteroclididae
Genro: Pterocles
Specio: P. quadricinctus
Pterocles quadricinctus
(Temminck, 1815)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kvarstria stepkoko (Pterocles quadricinctus) estas mezgranda birdo de la familio de Pterokledoj.

Pterocles quadricinctus

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en subsahara Afriko en preciza zono kiu iras el Maŭritanio norde, Senegalo centre kaj Kameruno sude orienten ĝis Sudano norde kaj Ugando kaj Kenjo sude. Ĝi estas multe pli komuna okcidente de tiu teritorio. Ĝi estas parte migranta, ĉar kelkaj birdoj moviĝas iome norden dum la pluva sezono.

Tiu gregema specio reproduktiĝas en malfermaj areoj kun kelkaj arboj, inkludante savanon, arbustejon kaj similajn mediojn. La nesto estas grunda truo kie la ino demetas 2 aŭ 3 ovojn kun brunaj markoj. Ambaŭ seksoj kovas.

La Kvarstria stepkoko estas 25 ĝis 28 cm longa. Kapo, nuko kaj supraj partoj estas flavverdecajn kaj la dorso estas tre markita de bruno (en centra dorso per bildoj de tri paroj de branĉoformaj strietoj en ĉiu plumo kaj en flankoj per pli longaj strioj en direkto al la ventro). Okulringo estas larĝa kaj tre flava kaj beko estas oranĝeca. La masklo montras en la frunto rimarkindan bildon de kvin partoj (ĉefe unu nigra inter du blankaj, ĉar la aliaj du estas nur makuletoj kaj ne tutaj partoj kiel ĉe la Liĥtenstajna stepkoko); subokula vizaĝo, kolo kaj brusto estas sablokoloraj kun kvarobla nigroblankbruna strio kiu separas la bruston de la tre striita ventro. La ino estas pli striita ĉefe en dorso kaj flankoj, malhavas fruntajn kaj brustajn striojn kaj havas sablokolorajn vizaĝon kaj gorĝon. Junuloj estas similaj al inoj.

Tiu stepkoko havas etajn kaj kolumbecajn kapon kaj kolon, sed pli fortikan korpon. Ili havas longajn pintajn flugilojn, kiuj estas grizaj sube, mallongan voston kaj rapidan rektan flugon. Ili flugas al akvejoj vespere por trinki (tie oni multe aŭdeblas ties voĉoj) kaj estas sufiĉe noktaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]