Kvartalo Leopoldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Kvartalo Leopoldo (france Quartier Léopold; nederlande Leopoldswijk Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "aŭskultu" aŭskultu ) estas la kvartalo de la brusela regiono ĉirkaŭ la placo Luksemburgo inter la municipoj de Etterbeek kaj Ixelles tiel nomata pro urboplana projekto iniciatita de la reĝo Leopoldo la 1-a. Ĝia fervoja stacidomo nomiĝas nun (2009) "Bruselo-Luksemburgo".

Granda parto de la kvartalo, kaj precipe ĝia malnova bierfarejo, estis detruitaj por konstrui la bruselan sidejon de la Eŭropa Parlamento.