Kvaruma sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvaruma sistemo estas pozicia nombrosistemo, kies bazo estas 4. La sistemo havas nur 4 signojn por skribi nombrojn, nome: 0, 1, 2, 3.

La nombro 4 (kun kutima dekuma skribo) estas skribata kiel 10 (legu: unu-nulo). Ĉiu unuo de sekva grado estas 4-oble pli granda ol la antaŭa, t.e. la uniuj de kvaruma sistemo sin prezentas vico de nombroj: 1, 4, 16, 64, 256, …, 4n, …

Konvertado el dekuma al kvaruma sistemo[redakti | redakti fonton]

Por skribi dekuman nombron al kvaruma sistemo, oni ĝin dividas konsekvence per 4 kaj skribas ricevitajn restojn 0, 1, 2 kaj 3 en ordo de la lasta ĝis la unua. Ekzemplo:

43 = 10 · 4 + 3
10 = 2 · 4 + 2
2 = 0 · 4 + 2

Tiamaniere, la kvaruma skribo de la nombro 43 estas: 223

Kalkulado per kvarumaj nombroj[redakti | redakti fonton]

Adiciado:
  12321
+   213
---------
  13200
Multiplikado:

Tabelo de multiplikado estas montrita sube:

* 1 2 3 10
1 1 2 3 10
2 2 10 12 20
3 3 12 21 30
10 10 20 30 1000